Ses sinsekvaj malsukcesoj hontigas apogantojn de tajvana partopreno en MAS

Yu Publikigita: 2022-05-24 20:51:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de majo laŭ la pekina tempo inaŭguriĝis en Ĝenevo la 75a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS). La ĝenerala komitato kaj la plena sesio de la ĝenerala asembleo faris la decidon, ke ili rifuzas inkluzivi la proponon de kelkaj landoj "inviti Tajvanon partopreni en la sesio kiel observanton" en la tagordon de la ĝenerala asembleo. Estis la sesa fojo, ke la Monda Asembleo pri Sano rifuzis tian proponon. La decido plene enkorpigas la principon pri unu Ĉinio kaj fariĝis universala konsento de la internacia komunumo.

Tajvano estas parto de Ĉinio. La partopreno de Tajvano en la agadoj de internaciaj organizoj, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano, devas esti traktata laŭ la principo de unu Ĉinio. Tio reflektiĝas en la Rezolucio 2758 de la Ĝenerala Asemblea de la UN kaj la Rezolucio 25,1 de la Monda Asembleo pri Sano. La tiel nomata propono pri Tajvano malobservas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj grave difektas la internacian ordon kaj bazajn normojn de internaciaj rilatoj bazitajn sur internacia leĝo. Ĝi estas kontraŭleĝa kaj nevalida.

Dum la periodo de 2009 ĝis 2016, Tajvano partoprenis kiel observanto en la Monda Asembleo pri Sano nome de "Ĉina Tajpeo". Tio estas speciala aranĝo farita per konsiliĝo surbaze de la "Konsento de 1992", ke ambaŭ flankoj de la markolo sekvas la principon pri unu Ĉinio. De post kiam la tajvana Demokratia Progresema Partio ekregis la insulon en 2016, ĝi rifuzis agnoski la "Konsenton de 1992" kaj obstine serĉas "tajvanan sendependecon". Tial la politika bazo por la partopreno de Tajvano en la Monda Asembleo pri Sano ne plu ekzistas.

Ĝuste pro tio, antaŭ la malfermo de la sesio de la Monda Asembleo pri Sano, preskaŭ 90 landoj esprimis sian persiston pri la principo de unu Ĉinio kaj oponon kontraŭ partopreno de Tajvano en la Monda Asembleo pri Sano per sendo de leteroj al la Monda Organizo pri Sano aŭ en aliaj manieroj. La politika manipulado de Usono kaj Tajvana estis unuanime oponata de landoj, kiuj sin tenas je justa pozicio. Estas absurde, ke por ebligi al Tajvano "aliĝi" al la Monda Asembleo pri Sano, iuj en Usono kaj okcidentaj landoj ĉi-jare asertis, ke "ne devas esti breĉo en la internacia sistemo pri preventado de epidemio". Faktoj pruvis, ke tio estas pura sensencaĵo.

Ekde 2017, la politika farso "subteni tajvanan partoprenon en la Monda Asembleo pri Sano" plurfoje rekontis rifuzon. Usono kaj iuj okcidentaj landoj devas pripensi tion. La principo de unu Ĉinio ne povas esti defiata. Ekzistas neniu merkato por politikigo de demando pri sano. La politikaj taktikoj de Usono kaj Tajvano koluziantaj en "uzo de Tajvano por malhelpo al Ĉinio" kaj "uzo de epidemio por serĉo de "sendependeco" estas malkovritaj de la tuta mondo.


Dividu