Usona “Hind-Pacifika Strategio” fabrikis dividon kaj kontraŭstaron

Ĝoja Publikigita: 2022-05-25 14:10:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


La vizito al Sud-Koreio kaj Japanio estas la unua vojaĝo al Azio de Joe Biden post lia enoficiĝo kiel usona prezidento kaj diplomatia ago plena de klika kontraŭstaro kaj malvarm-milita koloro. En Tokio Biden funkciigis Kvartetan Sekurecan Dialogan Mekanismon (KSDM, angle QUAD) konsistantan de Usono, Japanio, Aŭstralio kaj Hindio kaj deklaris komencon de la tiel nomata "Hind-Pacifika Ekonomia Framo". Laŭ publika opinio, tio montras, ke unuapaŝe formiĝis la "Hind-Pacifika Strategio" de la registaro de Biden, kiu celas ĉirkaŭi kaj bari Ĉnion.

Fakte la registaro de Biden fervore faris "novan malvarman militon" kaj klikan kontraŭstaron, celante teni la hegemonian pozicion de Usono, tamen serioze minacante pacon kaj stabilecon de regionoj. En Eŭropo, eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio rekte rilatas al premo el Usono kaj ĝiaj aliancanoj al Rusio. La konflikto jam misordigis Eŭropon. Nun Usono celas ankaŭ alkonduki klikan kontraŭstaron al la azi-paficika regiono.

La epoka tendenco de la azi-pacifika regiono estas akcelado de regiona integrigo kaj konstruado de la azi-pacifika komunumo kun komuna estonto.

Wang Yi, ĉina ministro de eksterlandaj aferoj, lastatempe diris, ke la usona "Hind-Pacifika Strategio" per flago de "libero kaj malfermo" fervore fabrikas "klikojn", tamen azi-pacifikaj landoj ĝenerale ne volas stari ĉe iu ajn flanko kaj ĉefe esperas, ke diversaj landoj harmonie kunekzistos, kunlaboros kaj akiros komunan gajnon. Li substrekis, ke la tiel nomata "Hind-Pacifika Strategio" esence estas la strategio fabriki dividon, instigi reziston kaj damaĝi pacon.

Dividu