Kiom da vivoj mortigitaj per pafiloj povas veki konsciencon de usonaj politikistoj?

Yu Publikigita: 2022-05-25 20:54:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Tiaj akazaĵoj aperas nur en nia lando, sed neniam en iu ajn alia lando. Estas neniu loko, kie infanoj pensus survoje al lernejo, ke ili eble estus pafmortigitaj tiutage," ekscitiĝe diris demokrata senatano Chris Murphy dum sia parolado en la Senato la 24an de majo laŭ la loka tempo. Grava amaspafado okazis tiutage ĉe la elementa lernejo Robb en Uvalde, Teksaso, mortigante pli ol 20 homojn, inkluzive de almenaŭ 19 infanoj.

Tio estas aflikta kaj ŝoka tragedio. Ĝi estas ankaŭ la plej letala lerneja amaspafado en Usono de post la pafmortigo en la elementa lernejo Sandy Hook en Newtown, Konektikuto en 2012. La mortigitaj infanoj estis viglaj vivoj kaj la espero de siaj familioj. Ili havus brilan estontecon, sed nun ili fariĝis viktimoj de pafila perforto. Tamen pri tio kutimiĝas iuj usonaj politikistoj – antaŭ nur 10 tagoj pafado ĉe superbazaro en Buffalo, Novjorkio, mortigis almenaŭ 10 homojn.

Laŭ raporto lastatempe publikigita de la usona Ministerio pri Justico, dum la periodo de 2000 ĝis 2020, usonaj pafilfabrikoj produktis entute pli ol 139 milionojn da pafiloj por la civila merkato, kun 11,3 milionoj liveritaj en 2020. Surface, por Usono estas malfacile regi pafilojn, ĉar la dua amendo de la konstitucio pri civitanoj tenantaj pafilojn estas malfacile skuebla. Fakte, tiu ĉi demando rilatas al multaj problemoj en Usono, ekzemple lukto inter politikaj partioj, interesgrupoj, rasismo ktp. Precipe, usona politiko servas al balotiloj kaj mono, kio malfaciligas la procezon de pafila regado.

Ankaŭ politika polusiĝo kaj socia dividiĝo estas gravaj kialoj de disvastiĝo de pafilperforto. En la lastaj jaroj, la vetopolitiko en Usono pli kaj pli intensiĝis, kaj "opono por opono" fariĝis obstaklo al multaj leĝprojektoj en Usono. Dum la pasintaj pli ol 20 jaroj, la demokratoj kaj respublikanoj havis gravajn diferencojn pri pafila regado, rezultigante la malsukceson de la usona Kongreso en adopto de ajna grava federacia leĝo pri regado de pafiloj.

Neniu scias, ankoraŭ kiom da pliaj freŝaj vivoj mortigitaj per pafiloj povas veki la konsciencon de usonaj politikistoj. Kiam ili estas indiferentaj eĉ pri la plej baza rajto de siaj civitanoj pri vivo, kiel povas la mondo kredi, ke ili vere zorgas pri homaj rajtoj en aliaj landoj? Pafado jam rompis la maskon de "usonaj homaj rajtoj".


Dividu