Kies poŝojn grasigis kaj kies vivon amarigis 40 miliardoj da usonaj dolaroj de leĝprojekto por helpi Ukrainion?

Ĝoja Publikigita: 2022-05-26 12:02:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum vizito en Sud-Koreio usona prezidento Joe Biden la 21-an de majo oficiale subskribis leĝprojekton de 40 miliardoj da usonaj dolaroj por helpi Ukrainion. Antaŭe la usona Kongreso “rapide kiel fulmo” aprobis la leĝprojekton.

Ŝajne la 40 miliardoj da usonaj dolaroj estas granda sumo, tamen respublika senatano Marjorie Taylor Greene malkaŝis la misteron. Ŝi opiniis, ke la leĝprojekto pli multe ŝajnas “plano por lavi monon”, ĉar parta mono finfine venos al “neprofitaj kaj neregistaraj organizoj” intime rilataj al usonaj politikistoj. Cetere, plejparto de la 20 miliardoj da usonaj dolaroj uzotaj por milita helpo al Ukrainio eniros en poŝojn de usonaj militaj entreprenoj.

Ordinaraj usonanoj pli multe zorgas pri temoj de ekonomio kaj vivo. La inflacia proporcio kreis novan alton en la lastaj 40 jaroj, mankis nutraĵoj, freneze leviĝis prezaro, malpliiĝis aĉetpovo de popolanoj kaj serioze mankis varoj rilataj al vivo, kiel recepta pulvorigita lakto por beboj. Eĉ mortis multaj leĝprojektoj regantaj pafilojn koncerne vivojn sen kialoj en la Kongreso.

Singrasiganta leĝprojekto de 40 miliardoj da usonaj dolaroj ne povas plibonigi vivon de usonanoj, transporto de armiloj ne povas gajni pacon de Ukrainio. Nun urĝas mildigi la konflikton per realaj agoj, sed ne pliseriozigi ĝin.

Dividu