Post 500 junaj mortintoj estas mizera realo de etnaj minoritatoj en Usono

Ĝoja Publikigita: 2022-05-26 19:46:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la usona Departemento pri Internaj Aferoj publikigis enketan raporton agnoskante devigan izoladon kaj kulturan genocidon de indianaj pensionaj lernejoj de la federacia registaro en dekoj da jaroj. La raporto montras, ke mortis pli ol 500 indianaj geinfanoj en pensionaj lernejoj instalitaj de la federacia registaro. Laŭ antaŭkalkulo de usonaj amaskomunikiloj, kun daŭro de esploro la nombro eble atingos milojn ĝis dekmilojn.

Usona publika mediato KQED raportis, ke Richard Henry Pratt, fondinto de indiana lernejo en Pensilvanio, deklaris, "mortigu indianojn kaj savu la homaron". Ĉiusomere li sendis indiĝenajn indianajn lernejanojn al familioj de blankuloj por fari mastrumajn aferojn, prilabori metalojn kaj fari rikoltadon. Vivkondiĉoj de pensionaj lernejoj estis malbonaj kaj frue mortis multaj geinfanoj pro malsanoj, kiel ftizo, gripo kaj ĥolero.

Fantomoj de la pli ol 500 indianaj mortigitaj geinfanoj estas nur miniaturo de trista historio kaj mizera realo de usona etnaj minoritatoj.

Dividu