“Ĝis la 28a de majo, en Usono, en la pasinta semajno ĉiutage averaĝe kreskis preskaŭ 110 000 konfirmitaj kazoj de KOVIM-19 kaj pliiĝis je 22% kompare kun la du antaŭaj semajnoj.” “Kun la komenciĝo de la somera sezono, la mezuma valoro de sep tagoj pri novaj konfirmitaj kazoj en Usono estas sesobla pli ol tiu de la sama periodo de 2021”… Lastatempe usonaj komunikiloj publikigis plurajn donitaĵojn, kiuj montras ke la pandemiaj kazoj de Usono eble “nun arde kreskas en silento.”
Samtempe kun tio, tiu ĉi ondo de la pandemio en Pekino kaj Ŝanhajo jam estas regata, kaj la rezulto sin prezentas bone efika. Laŭ la plej novaj informoj de la Monda Organizaĵo pri Sano en majo, la konfirmitaj kazoj tra la mondo sumiĝis je ĉirkaŭ 15 milionoj, dum en Ĉinio la kvantoj de infektitoj kaj mortoj je la malsano estas la plej malaltaj mondskale.
Unu leviĝis, kaj la alia malleviĝis. Usono elektis “nenion fari”, dum Ĉinio persistis en la vojo de “movstata nuligo”. Jen diferenco inter ili ambaŭ, kaj ankaŭ frapanta komparo. La du malsamaj manieroj kontraŭ la pandemio spegulas du diferencajn principojn.
La faktoj pruvis evidente, ke “nenion fari” ne estas akceptebla; dum “movstata nuligo” konformas al la ŝtata stato de Ĉinio kaj al la leĝo de scienco – do ĝi estas irebla kaj sekve la rezulto estas bone efika. Nun, la pandemio ankoraŭ furioziĝas tramonde, kaj en tio regas granda necerteco. Ĉinio persistos plu en la vojo de “movstata nuligo”, ĉar tiamaniere la kosto estas plej malgranda. Tio prirespondecas ne nur la popolon de Ĉinio, sed ankaŭ de la mondo.