Ŝanhajo plene rekomencis laboron kaj produktadon, kaj eksterlandaj investantoj estas pli certaj pri eniro en Ĉinion

Qiujieming Publikigita: 2022-06-02 18:51:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kun la efika regado de la epidemio en Ĉinio, Ŝanhajo plene rekomencis produktadon kaj vivordon la 1an de junio. La “reveno” de Ŝanhajo, kiel la industria, komerca kaj financa kernurbo de Ĉinio, al normalo estas ne nur la atendo de la ĉina popolo, sed ankaŭ de la mondo. Ekonomikistoj de Dai-ichi (la unua) -Vivesplora Instituto diris, ke la politiko de Ŝanhajo pri rekomenco de laboro kaj produktado fariĝis la plej pozitiva faktoro en lastatempaj merkataj tendencoj. La merkato ĝenerale opinias, ke la rekomenco de laboro kaj produktado en Ŝanhajo estas atendita plibonigi la tutmondan provizoĉenon, kaj la reakiro de la ĉina konsuma merkato ankaŭ profitigos tutmondajn kompaniojn.

Post pli ol du monatoj da batalo kontraŭ la epidemio, la “rekomenco” de Ŝanhajo montras, ke la insista ago de Ĉinio pri “movstata virus-nuliga politiko” estas necesa por protekti la popolon kaj konservi longtempan ekonomian disvolviĝon.

Fakte, ekde la fino de majo, ĉar la situacio pri prevento kaj regado de epidemio stabiliĝis kaj pliboniĝis, diversaj distriktoj kaj departementoj en Ŝanhajo amplekse daŭrigis rekomencon de laboro, produktado kaj rekomencon de la merkato. Por entreprenoj, la epidemio estas nur mallongdaŭra perturbo, kaj pli grave, tia aranĝo estas por longtempaj celoj. Por garantii glatajn provizoĉenojn kaj plifortigi financan subtenon, serio da pozitivaj politikoj lanĉitaj de Ŝanhajo liveris helpon al eksterlandaj financaj entreprenoj en la rekomenco de laboro kaj produktado, kaj ankaŭ alportis al ili pli da konfido pri profundigo de la ĉina merkato.

Laŭ ĉinaj oficialaj datumoj, en la unuaj kvar monatoj de ĉi tiu jaro, Ĉinio aldonis 185 grandskalajn projektojn kun eksterlanda kapitalo de pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj, kio mezume egalas al 1,5 grandskalaj eksterfinancitaj projektoj aranĝitaj ĉiutage.

La mallongdaŭra malhelpo de la epidemio ne ŝanĝos la fundamentojn de la longtempa ekonomia pliboniĝo de Ĉinio, kio estas la ĝenerala percepto de merkataj analizistoj. En ajna epoko, la merkato estas plena de malsamaj defioj, kaj tio, kion homoj devas fari, estas trovi ŝancojn en la defioj.

Dividu