La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭras cent tagojn kaj Eŭropo devas senprokraste haltigi batalon kaj sangon

Publikigita: 2022-06-03 11:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭras cent tagojn. Tiu ĉi konflikto ne nur kaŭzis morton aŭ vundiĝon de ordinaruloj kaj delokiĝon de rifuĝintoj, sed ankaŭ portigas al Eŭropo pezegan koston de politiko, ekonomio kaj socio.

La danlanda fakulo Jan Oberg lastatempe argumentis, ke la ĉefa kaŭzo kiu estigis la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio estas senĉesa orienten-etendiĝo de NATO sub la instigo de Usono.

La brita fakulo Martin Jacques notis, ke la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio estas “interna milito en Eŭropo”, kaj ĝi igas Usonon plej granda profitanto kaj rapidigis la procezon de regreso de Eŭropo.

Eŭropo, kiu antaŭe ĉiam emfazis strategian memdecidon pri siaj aferoj, nun devas kiel eble plej baldaŭ alporti praktikajn agojn por mildigi la konflikton kaj ne sekvi Usonon por plivastigi la militfajron.

Dividu