Ne plu malfermu okulojn kaj mensogu usona politikisto, ripetadanta “respekton” al ĉina popolo,

Ĝoja Publikigita: 2022-06-04 18:45:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona ŝtata sekretario Antony Blinken lastatempe diris en prelego pri politikoj por Ĉinio, ke troviĝas profundaj diverĝoj inter Usono kaj la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina registaro, tamen tiuj diverĝoj ekzistas nur inter la dulandaj registaroj kaj du sistemoj, sed ne inter la dulandaj popoloj. Li afekte diris: "Respektu atingojn, historiojn kaj kulturojn de ili (la ĉina popolo)."

El la parolado la mondo vere vidis "hipokritecon", kompreneble en kiu lertas politikistoj de Usono. La eta artifiko facile estis travidita kaj ne povas kovri la malican intencon kalumnii la KPĈ kaj inciti malkonkordon inter la KPĈ kaj la ĉina popolo. La parolon “respekti la ĉinan popolon” ne fidas la ĉina popolo, la internacia komunumo, eĉ Blinken mem, kaj la parolo vere estas mensogo farita kun malfermitaj okuloj.

Klara logiko estas, ke usona politikisto ripetadas "respekti" la ĉinan popolo, do li devas respekti disvolvan vojon kaj politikan sistemon, elektitajn de la ĉina popolo, respekti la KPĈ, kiu reprezentas bazajn interesojn de la plej vasta ĉina popolamaso, sed ne kiel eble plej multe faris nigrigon kaj instigon de malkonkordoj.

La monde plej granda kompanio pri publikaj rilatoj Edelman publikigis raporton montrante, ke 91% de ĉinoj kredis la registaron en 2021, la proporcio estis la plej alta en la lastaj dek jaroj kaj okupis la unuan lokon en la mondo. Tio forte atestis, ke la KPĈ estas la elekto de la popolo.

Kun iu ajn pakaĵo la prelego de Blinken ne povas kovri la veran intencon de Usono prembati kaj malhelpi ĉinan disvolvon kaj bremsi la ĉina rejunuigon. Tion vidis la ĉina popolo, ankaŭ la internacia komunumo. La prezentado de usona politikisto estas vana sen merkato, li devas pli multe konsideri solvon de propralandaj problemoj kaj gajni fidon de la usona popolo.

Dividu