“Doktrino de Monroe” estas senelireja

Yu Publikigita: 2022-06-07 20:54:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Ĉi-jare la Amerika Pintkunveno eble fariĝos signalo de la malprospero de la usona estrivo en Latin-Ameriko," komentis meksika ĵurnalo. La naŭa Amerika Pintkunveno devus esti okazigita en Los-Anĝeleso la 6an de junio laŭ plano. Tamen, la kritiko aŭ bojkoto de la gvidantoj de pluraj amerikaj landoj antaŭ la kunveno, kaj ankaŭ la fina decido de Usono pri ekskluzivo de Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo el la kunveno, ĉiuj indikas, ke la regiona pintkunveno sub la gvidado de Usono fariĝos "klaĉo".

La unua Amerika Pintkunveno okazis en 1994. Estas la dua fojo, ke Usono gastigas ĝin. En aprilo, la usona Ŝtata Departemento anoncis, ke ĝi ne intencas inviti la gvidantojn de Kubo, Nikaragvo kaj Venezuelo al la kunveno.

La gvidantoj de Meksiko, Bolivio kaj aliaj landoj antaŭe diris, ke se Usono ne invitos gvidantojn de ĉiuj amerikaj landoj, ili rifuzos partopreni en la pintkunveno. La 21a Pintkunveno de la Amerika Bolivaria Unio okazigita antaŭ kelkaj tagoj publikigis deklaron, forte kondamnante ekskluzivajn kaj diskriminaciajn praktikojn de Usono kontraŭ iuj latin-amerikaj kaj karibaj landoj okaze de gastigo de la pintkunveno. Multaj latin-amerikaj landoj demandis, ĉu Usono volus okazigi la "amerikan pintkunvenon" aŭ la "usonan pintkunvenon”?

Iuj analizistoj montris, ke Usono, profitante de ĉi tiu pintkunveno, intencas altiri kaj premi latin-amerikajn landojn rilate demandojn koncernajn al Ĉinio, kaj tia intenco estas kondamnita al malsukceso. Por la latin-amerika regiono, la urĝa tasko estas solvi problemojn ekzemple pri ekonomia renormaligo, sed ne pri geopolitika konfrontiĝo. Antaŭ nur kelkaj tagoj, kolombia prezidento Iván Duque Márquez klarigis en intervjuo kun usonaj amaskomunikiloj, ke li ne opinias, ke investo de Ĉinio en Latin-Ameriko estas “minaco", kaj vokis Usonon labori kun Ĉinio por plifortigi strategian infrastrukturan prezproponon en Latin-Ameriko.

Ameriko estas "de la amerika popolo" prefere ol "de la usona popolo". La Amerika Pintkunveno estas okazigita meze de kritiko kaj rezisto. Eble ĝia plej ĉefa signifo estas kontroli la juĝon de Fernando Rivero, prestiĝa politika analizisto en Venezuelo, ke "la unupolusa hegemonio de Usono finiĝis".

Dividu