Finiĝis Monroismo

Pluveta Publikigita: 2022-06-07 21:12:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Junie en Los-anĝeleso inaŭguriĝos la Amerika Pintkunveno prezidita de Usono. Usono rifuzis inviti gvidantojn de Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo ĉeesti la pintkunvenon. Tio estis bojkotita kaj kritikita de multaj amerikaj landoj, inkluzive de Meksikio, Honduro, Gvatemalo kaj tiel plu. Meksika prezidento Andreo Manuel López Obrador konfirmis lunde, ke li ne ĉeestos la Amerikan Pintkunvenon ĉi-semajne pro la ekskludo de iuj landoj fare de la usona registaro. La 14 landoj de la Kariba Komunumo publikigis komunan deklaron por kolektive bojkoti la pintkunvenon.

Usono delonge rigardas Latin-Amerikon kiel sian "malantaŭan korton", kaj devigis latin-amerikajn landojn fidi ĝin per potenca interveno, devigo kaj instigo. Tio estas la tiel nomata "Monroismo". Kvankam la tiama usona ŝtatsekretario John Kerry deklaris en 2013, ke "la epoko de la Monroismo finiĝis", Usono ne rezignis sian regadon kaj enmiksiĝon en aferojn de latin-amerikaj landoj.

Antaŭ la Amerika Pintkunveno, multaj latin-amerikaj landoj publike esprimis sian malkontenton pri la usona domina konduto, indikante, ke latin-amerikaj landoj ne plu estas submetitaj al usona premo. Nikaragva prezidanto Daniel Ortega diris: "Hodiaŭ ili diras, ke ni estas la malantaŭa korto, morgaŭ ili diros, ke ni estas la antaŭa korto, sed por ili ni estas nur korto, kie ili ĵetas sian rubon." Kuba ambasadoro en Ĉinio Carlos Miguel Pereira diris, ke Usono rigardas sin kiel la "administranton" de la Ameriko, "sed hodiaŭ tio estas neaplikebla".

Dividu