Kiel usonaj politikistoj klarigas siajn mensogojn pri Xinjiang?

Yu Publikigita: 2022-06-08 20:44:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Raporto diris, ke por akiri kunlaboron kaj subtenon de usonaj entreprenoj, konsulo Sheila Carey, kiu tiam estis la estro de la ekonomia kaj politika sekcio de la Usona Ĝenerala Konsulejo en Kantono, kaj Andrew Sheila, rivelis la komploton ludi la "karton de Xinjiang" en interna koktela kunveno en 2021. Ĉeestantoj el la komerca ĉambro diris private, ke tio estas freneza. Kiajn avantaĝojn la mensogoj pri Xinjiang povas alporti al ili?

Se ĉi tiu novaĵo estas vera, homoj ne estos surprizitaj, ĉar la usona flanko jam kelkfoje "diris la veron". Ekzemple, en 2018, tiama kolonelo de la usona armeo Wilkerson diris en forumo okazigita de iu usona kolegio, ke Usono delonge fiksis sian rigardon al Xinjiang. Se Usono volas subfosi la stabilecon de Ĉinio, ĝi kreos malkvieton en Xinjiang kaj instigos al la ujguroj interne malordigi Ĉinion. En 2015, ankaŭ Edmonds, tiama tradukisto de la usona Federacia Enket-Buroo, malkaŝis, ke Usono tute ne zorgas pri la popolo de Xinjiang. Ili akuzis Ĉinion pri "subpremado de etnaj minoritatoj en Xinjiang" por atingi la celon perturbi Xinjiang.

Laŭ la donitaĵoj publikigitaj de la loka registaro de Xinjiang, de januaro ĝis majo ĉi-jare, 263 000 novaj urbaj laborpostenoj estis kreitaj en Xinjiang, tio estas 57,17% de la jara celo de 460 000. Sub la nuna situacio de interplektita ekonomia malsuprenira premo kaj multpunkta eksplodo de la kronvirusa epidemio, ĉi tiu atingo estas malfacile akirebla. Multaj homoj en Xinjiang atentigis, ĉu necesas devigi ilin krei pli bonan vivon per laboro? La usona flanko fabrikis la mensogon nur por sufoki la ekonomion de Xinjiang je la nivelo de industria ĉeno kaj provizĉeno kaj malhelpi la modernigan procezon de la ekonomio kaj socio de Xinjiang.

Homoj havas kialon pridubi, ke la "kontraŭterorisma milito" lanĉita de Usono mortigis kaj vundis sennombrajn islamajn civilulojn, ĉu ili aparte zorgas pri islamanoj en Xinjiang. Usonaj politikistoj devas klarigi siajn monstrajn mensogojn pri Xinjiang!

Dividu