Malvera raporto de Adrian Zenz malkaŝis veran vizaĝon de lia mastro

Yu Publikigita: 2022-06-10 20:06:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Por kunordiĝo kun la usona tiel nomata "Akto pri Antaŭmalhelpo al Ujgura Deviga Laboro", kiu validiĝos baldaŭ, lastatempe refoje sin ŝminkis kaj suriris sur la scenejon Adrian Zenz, "profesiulo de falsado". Li publikigis raporton, asertante, ke Ĉinio vastigas la amplekson kaj skalon de "deviga laboro". La tiel nomata akto estas plena de onidiroj, kaj la raporto estas pura elpensaĵo - Usono faras ĉion eblan por eligi Xinjiang el la tutmonda provizĉeno. Ĉu tion ŝtata sekretario Antony Blinken nomis "konkurenco" en sia lastatempa parolado pri la politiko al Ĉinio?

Kio estas "deviga laboro"? Laŭ la konvencio pri deviga laboro de la Internacia Labor-Organizo, tio aludas minaci per iu ajn puno kaj devigi iun ajn okupiĝi pri ĉiuj laboroj aŭ servoj, kiujn ili mem ne volas faris. Laŭ tiu ĉi kriterio, en Xinjiang ne ekzistas "deviga laboro", sed estas rakontoj pri serĉado de feliĉa vivo.

La 9an de junio en gazetara konferenco, pli ol 10 homoj en Xinjiang rekte elsendis sian ĉiutagan vivon al la internacia komunumo per videoligo. Mayilaj Lietipu el la gubernio Shanshan staris en verda melona kampo. Homoj malantaŭ Mayilaj Lietipu okupiĝis pri plukado kaj transportado de melonoj. Mayilaj Lietipu diris, ke ĉi-jare en Turpan la kultivado de Hami-melono kovris pli ol 90 000 muojn. Laŭ taksado la produktkvanto atingos 150 000 tunojn. Nun melonoj estas vendataj tra la lando. Tia "rekta elsendo" gajnis laŭdojn de retanoj tra la tuta mondo: "Estas bone, kaj mi volas viziti ĉi tiun belan lokon.” "Dankon pro tio, ke vi konigas multajn realajn scenojn, kiujn oni ne povas vidi el okcidentaj amaskomunikiloj."

Fakte, eksa usona diplomato en Ĉinio, kiu lastatempe estis raportita de la amaskomunikiloj, konfesis en parolado, ke "ne estas problemo en Xinjiang. Ni ĉiuj scias tre bone, sed ni uzas ĝin por misfamigi Ĉinion per deviga laboro, genocido kaj atako al homaj rajtoj, kaj tio estas efika rimedo, kaj la fina celo estas "mallevi la ĉinan registaron en profundan marĉon".

Usonaj oficialuloj "diris la veron", sed Adrian Zenz mensogis plu, ĉar li sin vivtenas per atako al Ĉinio delonge. Se li ne liveras falsajn informojn, li ne povas peti de la mastro rekompencon. Dum pli ol jardeko, ĉi tiu germana pseŭda akademiulo, kiu estis ligita kun la usonaj sekretaj servoj, plurfoje misgvidis la eksteran mondon per malveraj raportoj kaj onidiroj, kaj kalumniis Ĉinion. Li estas persekutata de koncernaj entreprenoj kaj homoj en Xinjiang.

Dividu