Subteno al novigo de privata sektoro utilas al Ĉinio kaj la mondo

Ĝoja Publikigita: 2022-06-11 18:36:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris inspekton en la ĉina okcidenta provinco Sichuan, dume li vizitis fotoelektronikan firmaon XGIMI, entreprenon de privata sektoro. Prezidanto Xi eniris en ekspoziciejon kaj laborejojn de la firmao, komprenis ĝian sendependan novigon kaj klopodojn de lokaj registaroj por subteni privatan sektoron. Tio refoje eligis la gravan signalon, ke Ĉinio alte atentas kaj subtenas disvolvon de privata sektoro.

Pliiĝis malfaciloj kaj defioj antaŭ entreprenoj de privata sektoro pro influo de la pandemio, profundaj kaj komplikaj ŝanĝiĝoj de enlandaj kaj eksterlandaj situacioj kaj intensiĝantaj necertecoj de eksterlanda medio. Por helpi kaj disvolvi ilin la ĉinaj diversrangaj registaroj aktive pripensis solvojn. Kaj prezidanto Xi aparte komprenis politikojn de lokaj registaroj por helpi entreprenojn de privata sektoro dum sia vizito al la firmao XGIMI, kio ne nur enkorpigis ĉiaman subtenon kaj prizorgon de la ĉinaj reganta partio kaj registaro al la privata sektoro, sed ankaŭ refoje eligis la evidentan signalon "neŝancelebe stimuli, subteni kaj gvidi disvolvon de nepublikaj ekonomioj."

En sia inspekto, Xi Jinping substrekis akceladon de scienc-teknika novigo, aktivan kultivadon de alt-teknikaj, progresintaj kaj specialaj entreprenoj sur diversaj kampoj, kreis pli multajn "kaŝitajn ĉamiponojn" kaj formis amason de scienc-teknikaj novigaj unuoj. Tio montris klare la direkton por "nova komenco" de ĉinaj entreprenoj, inkluzive de entreprenoj de privata sektoro.

Estas pli elstara la graveco de subteno al disvolvo de privata sektoro kiam Ĉinio forte plenumas novan ideon pri disvolvo kaj konstruas novan strukturon de disvolvo. Laŭ plej freŝaj statistikoj de ĉina dogano, en la unuaj kvin monatoj de la kuranta jaro eksport-importa sumo de ĉinaj entreprenoj de privata sektoro estis 7,86 duilionoj da juanoj, pli multe je 11,8%, okupis 49% de la ĉina eksterkomerca totala sumo kaj altiĝis je 1,5 procentoj ol tiu en la sama periodo de 2021. Tio montris, ke privata sektoro estas vigla forto dum konstruado de la nova strukturo de disvolvo, ke enlanda granda cirkulado estas ĉefa kaj enlanda kaj internacia cirkuladoj akcelas unu la alian.

"Oni devas klopodi por altigi kapablon de sendependa novigo kaj rapidigi turnon al fabrika potenco". Tiu ĉi postulo de Xi metis fortan fidon al ĉina privata sektoro por venki defiojn kaj strebi al disvolvo. Tio utiligas Ĉinion kaj samtempe alportos pli da fortoj al renormaligo de la monda ekonomio.

Dividu