Avantaĝoj de privataj entreprenoj utilu al Ĉinio kaj la mondo

Xiong Publikigita: 2022-06-13 21:19:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la ĉina ŝtato faris inspekton en la provinco Sichuan, kie li inspektis iun privatan kompanion – Jimi Guangdian. En la kompania ekspoziciejo kaj en la produktejoj Xi sciiĝis pri la stato de la kompanio, precipe pri ĝiaj kreemo kaj disvolviĝo.

Nun, Ĉinio havas tian prosperan ekonomion, tio dependas de la privata sektoro. Jam en novembro de 2018, kiam la kunsido pri privataj entreprenoj okazis, prezidanto Xi reliefigis la gravecon de la privataj entreprenoj per “56789” – “kiuj kontribuis pli ol 50% de la impostoj, pli ol 60% de la malneta enlanda produkto, pli ol 70% de la novaj kre-atingoj, pli ol 80% de la dungitoj kaj pli ol 90% de la entreprenoj”. Evidentiĝas el tio, ke la disvolviĝo de la privataj ekonomiunuoj rekte koncernas la ĉinan ekonomion.

En la du lastaj jaroj, pro la pandemio kaj la situacioj enlandaj kaj ekslandaj kiuj akre ŝanĝiĝis, la privataj entreprenoj frontis al defioj kaj malfaciloj, kiuj pli kaj pli multiĝis. Ĝuste en tia okazo, prezidanto Xi faris inspekton al la kompanio Jimi Guangdian. Tio plene enkorpigas la amzorgon de la reganta partio kaj de la registaro al la privataj entreprenoj. Kaj krome, tio ankaŭ eligas klaran signalon: firme instigi, subteni kaj enkonduki neŝtatajn entreprenojn.

“Estas necese altigi kreeman kapablon kaj rapide transformiĝi en potencan landon de produktado.” Tio estas espero de prezidanto Xi. Tio favoras ne nur Ĉinion, sed ankaŭ la mondon, rilate la ekonomion.


Dividu