Malkovriĝis la intenco de Japanio pri Ĉinio

Xiong Publikigita: 2022-06-14 20:17:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19a Shangri-La-Dialogo finiĝis la 12an de junio en Singapuro. En la dialogkunveno la japana ĉefministro Fumio Kishida faris ĉefteman paroladon, kiu, laŭ la taksado de japanaj amaskomunikiloj, direktiĝas al Ĉinio, kaj kiu klare elmontras la intencon plene konfronti sin kun Ĉinio en milito, ekonomio kaj aliaj kampoj.

Tio estas duafoje ke Japanio sendis tiel altrangan oficiston kiel ĉefministron al Shangri-La-Dialogo por fari ĉefteman paroladon. La unua fojo okazis en 2014, tiam la japana ĉefministro Shinzo Abe faris paroladon kaj atakis Ĉinion sed sen mencio de la nomo. Kompare kun Shinzo Abe, ĉi-foje Fumio Kishida parolis kontraŭ Ĉinio ne nur en politiko, milito, ekonomio, sed ankaŭ en pliigo de militaj elspezoj. Krom tio, li eĉ provokis aliajn aziajn landojn kontraŭ Ĉinio.

Jes, oni ne surprizis pri la parolado de Fumio Kishida. Nuntempe, Usono efektivigas la tielnomatan “hindia-pacifika strategio”, kaj en tio iuj japanaj politikistoj trovas bonan eblon provoki Ĉinion, malligas sin de la restrikto de armilouzado, kaj strebas esti hegemoniulo en Azio. Evidente, Fumio Kishida intencas Ĉinion en ĉiuj aspektoj, ekz. en politiko, ekonomio, diplomatio, militaj operacoj, produktoĉeno.

Disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco, sed ne minaco – tio estas la komuna kono de la plejparto de la aziaj landoj. Sed japanaj politikistoj, kiuj volonte estas peonoj de Usono, aktivas NATO-igi la regionon de Azio kaj Pacifiko, bruegas plene kontraŭstari Ĉinion. Ĉu oni ne vidas en tio la kojnodentojn de la militarismo? La fatala malvenko de Japanio en la Dua Mondmilito ne tro malproksimiĝis. Ĉi-foje japanaj politikistoj malkaŝis sian intencon kontraŭ Ĉinio. Kien do ili volas konduki Japanion?

Dividu