Kiam la promesoj donitaj de Usono ne ŝvebos plu en la aero?!

Xiong Publikigita: 2022-06-15 19:47:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13an de junio Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la oficejo de la Centra Laborkomitato pri Eksterlandaj Aferoj, renkontiĝis kun Jake Sullivan, asistanto de usona prezidento pri naciaj sekurecaj aferoj en Luksemburgio, kaj la kunveno daŭris pli ol kvar horojn. La du partioj faris sinceran, profundan kaj progreseman komunikadon kaj interŝanĝon kaj konsentis plenumi la gravajn opiniojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj.

Ĝenerale, tiu ĉi renkontiĝo komunikis al la ekstera mondo la volon de la du partioj: do ili ambaŭ tenas sin en kontakto kaj konekto, kaj tio estas grava fundamento sur kiu oni traktos la dulandajn rilatojn.

Nuntempe, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono staras ĉe vojkruciĝo, ĉe kiu la decidantoj devas ne nur kompreni en kiun direkton iri, sed ankaŭ esti certaj fari veran ekiron. Prezidanto Xi Jinping ofte menciis la tri principojn de reciproka respekto, paca vivekzisto kaj kungajno en kunlaboro; dum prezidento Biden plurfoje faris kvar promesojn: ne sercĉi “novan malvarman militon”, nek ŝanĝi la politikan sistemon de Ĉinio, nek subteni “sendependiĝon de Tajvano”, nek intenci konflikti kun Ĉinio.

Jes, la komunaj ideoj jam ekzistas, sed ili ne povas esti plenumitaj interne de Usono, kaj kelkfoje, eĉ usonaj gvidantoj agis kontraŭe. En tiu ĉi renkontiĝo la ĉina flanko esperis klare, ke prezidento Biden povos transfomi la “kvar promesojn” en realajn agojn kaj agos kun Ĉinio en la sama direkto.

Oni zorgas nur pri tio, kiam la promesoj donitaj de Usono ne ŝvebos plu en la aero?!

Dividu