Nord-Irlando volas sendependiĝon, Skotlando volas plebisciton

Mirinda Publikigita: 2022-06-16 21:20:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede la Konsilio de EU lanĉis justican apelacion kontraŭ la brita registaro pro ĝia malobservo de “Protokolo de Nord-Irlando”. Antaŭ du tagoj ĉefministro de skotlanda registaro Nicola Sturgeon proklamis, ke malgraŭ opinio de la brita registaro, ŝi antaŭenigos Skotlandon okazigi plebisciton pri retiriĝo el Britio venontjare. Laŭ diro de britaj amaskomunikiloj, preskaŭ duono de Britio volas disiĝi.

Lunde brita ministro pri eksterlandaj aferoj Liz Truss prezentis projekton al la parlamento, oficiale publikigis la konkretan planon de solflanka revizio de parta enhavo de la Protokolo de Nord-Irlando. Tiu ago estis oponita de EU.

Tiutage brita registaro publikigis deklaron, dirante, ke la projekto povas solvi realajn problemojn kaŭzitajn de la protokolo en Nord-Irlando, inkluzive de komplika procezo de doganoj, nefleksebla superrigardo kaj diferenco de imposto kaj elspezo.

En la lastaj monatoj, Britio ĉiam plendis, ke tiu protokolo ĝenas komercon de Norda Irlando kaj igas la politikon nestabila. En la pasinta oktobro EU prezentis la reviziajn proponojn, kiuj estis rifuzitaj de Britio.

Estas antaŭvideble, ke se la brita registaro arbitre agos por damaĝi vastajn interesojn de Nord-Irlando, ekzistas ebleco de plebiscito pri retiriĝo el Britio.

Ĉio ĉi ĝenas la britan registaron. Malgraŭ tio britaj politikistoj sekvas Usonon por fabriki aferojn en Eŭropo kaj Azi-Pacifiko. Tia ago aldonis al la mondo nur mokataĵojn. Britaj politikistoj devas koni, ke ankoraŭ ne estos pagita ilia ŝuldo al la internacia komunumo kaj la mondo atendas, ke ili donos justecon al insularo Malvinas kaj la argentina popolo.

Dividu