“Usona koŝmaro” fakte devenas de la interpartia batalo

Xiong Publikigita: 2022-06-17 00:01:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Se Usono ne solvas la sisteman problemon kiu minacas demokration, tiu ĉi opini-aŭskulta kunveno pri la Kapitola evento havos nenian influon.” Tiel faris komenton la fama usona ĵurnalisto Nolan.

Ĝis la 14a de junio laŭ la loka tempo, la speciala esplorkomitato de la usona Ĉambro de Reprezentantoj tenis du opini-aŭskultajn kunvenojn pri la tumulto kontraŭ la Kapitolo. La kunveno estas rekte elsendita. Por la mondo tio estas bona ŝanco superrigardi la usonecan demokration.

La 6an de januaro de 2021, kelkmiloj da subtenantoj de la tiama usona prezidento Trump sturmis en la konstruaĵon de la Kapitolo, provante ŝanĝi la rezulton de la elektado per perfortaĵoj. En la fino, 5 homoj mortis, pli ol 140 policanoj vundiĝis, kaj pli ol 700 personoj estis arestitaj. Tiu ĉi evento kiu surprizis la mondon estis rigardita kiel “ekstreme malluma momento de la usona demokratio”. Supraĵe, la evento ŝajnis malkontenta pri la rezulto de la elektado, sed esence, ĝi reprezentis la seriozan disŝiriĝon de la interno de Usono, do ĝi rezultiĝis el la politika ekstremiĝo de Usono.

En tiuj ĉi du opini-aŭskultaj kunvenoj lastatempe okazintaj publikiĝis abundo da videaĵoj kaj vortoj, kaj per tiuj oni provis argumenti, ĉu ekzistas rektaj rilatoj inter la eksa usona prezidento Trump kaj la tumulto ĉe la Kapitolo. Tiuj videaĵoj kaj atestovortoj elmontras al la publiko la usonan demokration kvazaŭ kiel “cikatron”, kaj tio malkaŝas la veron de la usoneca demokratio.

Demokratio ne estas slogano, sed instrumento per kiu oni povas solvi realajn problemojn. La usona demokratio, kiun usonaj politikistoj pribruegas, tamen ne povis kontraŭi la pandemion, nek solvi inflacion, nek kontroli pafilojn, nek respondi al la grumbloj de popolanoj, tiam oni devas diri, ke tia demokratio estas malsana, ege malsana.

Tio signifas, ke la “usoneca demokratio” jam estas nekuracebla. Kiom multe da opini-aŭskultaj kunvenoj okazas, ili ne povos forigi la “usonan koŝmaron”.

Dividu