Ĉina solvo akcelas efektivigon de Tutmonda Disvolva Iniciato

Yu Publikigita: 2022-06-19 19:07:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La iniciato (Tutmonda Disvolva Iniciato) proponita de prezidanto Xi Jinping en parolado liveras solvon al la tutmonda krizo, kiun ni alfrontas." Pri la videa parolado de Xi vendrede en la 25a Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, Tariq Sunuti, vicĉefredaktoro de la egipta ĵurnalo Al Ahram, komentis, ke li opinias, ke la parolado de Xi plene reflektas la konsekvencan pozicion de Ĉinio pri rekomendo de multflankismo kaj realigo de la komunaj valoroj de la homaro.

Tiutage en sia parolado, Xi emfazis la bezonon antaŭenigi la efektivigon de la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj kune krei pacan, prosperan kaj belan estontecon, kaj prezentis kvar-punktan sugeston por krei favoran disvolvan medion, revigligi disvolvajn partnerecojn, antaŭenigi la procezon de ekonomia tutmondiĝo kaj persisti en disvolvado pelata per novigado. Ĉi tio montris la direkton por ke la internacia komunumo atingu pli justan, daŭripovan kaj sekuran disvolviĝon, liveras pli konkretan "ĉinan solvon" kaj estas la "remobilizado" de Ĉinio por profundigo de tutmonda disvolva kunlaboro.

La Tutmonda Disvolva Iniciato estis proponita de prezidanto Xi Jinping en la ĝenerala debato de la 76a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en septembro 2021. Ĝia kerno estas persisti en la koncepto de disvolvado popol-centrita, inkluziva, novig-akcela, harmonia inter homo kaj naturo kaj agad-orientita por konstrui disvolvan komunumon de la mondo kun komuna estonteco. La iniciato konforma al la bezonoj de diversaj landoj pri post-epidemia renormaligo ricevis respondon kaj subtenon de la UN kaj pli ol 100 landoj, kaj estas rigardata kiel la "akcelilo" de klopodoj por atingo de celoj de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolviĝo.

En sia parolado, prezidanto Xi alvokis antaŭenigi la efektivigon de la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj proponis konkretajn sugestojn, kiuj respondis la urĝajn atendojn de popoloj pri realigo de komuna disvolviĝo, kaj helpos plu al la iniciato ludi la rolon kiel akcelilo, liverante impulson al la post-epidemia renormaligo de la mondo, precipe evoluantaj landoj.

Dividu