Artikolo malkovras malnovajn sekretojn de “imperio de mensogo”

Yu Publikigita: 2022-06-21 20:57:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge usona ŝtatsekretario Antony Blinken faris paroladon pri politiko al Ĉinio en la Azia Societo. Per zorge pakita lingvo, li misfamigis Ĉinion pri minaco, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj nigrigis la enlandan kaj eksterlandan politikojn de Ĉinio. Tamen, malgraŭ la ŝminkado, tio ne povis kaŝi la usonan intencon ĉiuflanke reteni kaj subpremi Ĉinion. Vespere de la 19a de junio, la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis longan artikolon sub la titolo Kontrolo de Realeco: Mensogoj en Usonaj Perceptoj pri Ĉinio, kiu uzis faktojn kaj datumojn por rakonti al la mondo la trompon, hipokritecon kaj malutilon de la usona politiko pri Ĉinio.

Kiu subfosas la internacian ordon? Kiu dronas en "deviga diplomatio"? Kiu atencas homajn rajtojn ĉie? Kiu spionas la mondon dum longa tempo? Ĉi tiu artikolo konsistanta el 40 000 karaktroj listigas 21 erarojn en la usona politiko al Ĉinio, kaj uzas detalajn kaj precizajn argumentojn por analizi la veron, por ke la mondo klare vidu, ke Usono estas la plej granda fonto de kaoso en la monda ordo, la inventinto de "deviga diplomatio", la plej granda atencanto de homaj rajtoj en la mondo kaj la plej granda "reta pirato" de la mondo.

Kiel fondmembro de la Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio la unua subskribis la Ĉarton de la UN. Ĝi estas ankaŭ la plej granda sendanto de blukaskuloj inter la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj la dua plej granda kontribuanto al packonservado. Ĝi proponis la iniciaton Zono kaj Vojo, la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kaj ĉiam klopodis por solvi multajn problemojn alfrontatajn de la mondo kaj firme protekti la internacian ordon. Herman Tiu Laurel, fondinto de la filipina Asocio pri BRICS-Politika Esploro, komentis, ke Ĉinio estas vera praktikanto de multflankajismo.

Kontraste, Usono, en sia 240-jara historio de post sia fondiĝo, havis nur 16 jarojn sen milito. Ĝi povas esti nomata kiel la plej militema lando en la historio de la mondo. La 20a de junio estas la 22a Monda Tago de Rifuĝintoj. La jara raporto publikigita de la Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj montras, ke la totala nombro de rifuĝintoj kaj kandidatoj por rifuĝintoj, kiuj iris el siaj hejmlandoj pro konfliktoj aŭ persekutado, kaj delokitoj, superis 100 milionojn por la unua fojo. Ĉi tiu aflikta nombro estas la rezulto de la longtempa invado de landoj kun Usono kiel ilia reprezentanto kontraŭ aliaj landoj.

Dividu