La forto de BRICS por trakti tutmondajn defiojn

Lucia Publikigita: 2022-06-22 19:47:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de junio en Pekino, okazos la 14a Pintkunveno de BRICS per videoligo kun la temo "Forĝado de Altkvalita BRICS-Partnereco, Bonvenigo de Nova Epoko por Tutmonda Evoluado. Kiel la prezidanto de BRICS, Ĉinio jam sukcese organizis pli ol 70 kunvenojn kaj aktivadojn, kiuj fariĝas la forta bazo de la pintkunveno.

Meze de la pandemio, ĉifoja Pintkunveno de BRICS liveros Forton al la internacia komunumo por trakti la tutmondajn defiojn kaj antaŭpuŝi tutmondan disvolvon.

La datumoj montras, ke de post la starigo de la kunlabora mekanismo de BRICS en 2006, la proporcio de la totala ekonomia kvanto de BRICS-landoj en la mondo ekonomio kreskis de 11,7% en 2006 al 25,9% en 2021, kaj la proporcio de la totala komerca kvanto pliiĝis de 11% al 19% dum la periodo. La procento de kontribuo por tutmonda ekonomia kresko superis 50%. Pli multaj novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj havas pli fortan deziron partopreni en la kunlaboro de BRICS.

Dividu