Usono profunde enkotiĝos pro ĉi tiu ”mensoga akto“

Publikigita: 2022-06-22 20:30:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de junio laŭ loka tempo validiĝis la tiel nomata usona “Akto pri Antaŭmalhelpo de Ujgura Deviga Laboro”. La leĝo, kiu estas plena de mensogoj, asertas malpermesi la importadon de produktoj el Xinjiang, Ĉinio, krom se "estas klaraj pruvoj, ke koncernaj produktoj ne estas la rezultoj de deviga laboro". Ĉi tio estas la plej nova movo de la usona flanko por misfamigi la situacion de homaj rajtoj en Xinjiang kaj armiligi homajn rajtojn. La celo estas subpremi la kotonan, tomatan, fotovoltaan kaj aliajn avantaĝajn industriojn en Xinjiang kaj reteni la disvolviĝon de Ĉinio. Tamen, Usono trovos, ke la "bastono de sankcioj" finfine falos sur ĝin.

Fakte, usonaj politikistoj ne zorgas pri la reala situacio de dungado en Xinjiang. Ili nur fabrikas mensogojn sub la masko de homaj rajtoj por misfamigi Ĉinion. Samtempe ili profitas de ĉi tiu okazo por bati la industrian konkurencivan avantaĝon de Xinjiang, kaj ekskludi Xinjiang kaj eĉ Ĉinion el la tutmonda provizĉeno, por atingi la celon "limigi Ĉinion per Xinjiang". Antaŭ kelkaj tagoj, amaskomunikiloj malkaŝis, ke usonaj oficialuloj konfesis en interna akcepto, ke uzi Xinjiang por sensaciigi "devigan laboron" kaj "genocidon" kaj ataki demandojn pri homaj rajtoj estas "lukto" kaj "efika rimedo", kaj la fina celo estas "ĝisfunde enkotigi la ĉinan registaron".

Ĉu Usono atingos sian celon? Iuj analizistoj opinias, ke la efektivigo de ĉi tiu "mensoga akto" rompos la internacian komercan ordon, subfosos la stabilecon de la tutmonda industria provizĉeno, kaj iuj eksport-orientitaj entreprenoj en Xinjiang eble estos trafitaj. Tamen, la usona flanko absolute ne povas reteni la disvolviĝon de Ĉinio ekonomie.

La efektivigo de la "mensoga akto" kontraŭ Xinjiang damaĝas kaj aliajn kaj Usonon mem. Ĉinio prenos efikajn rimedojn por firme protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj kaj konservi la stabilecon de la tutmonda industria provizĉeno. Tiuj, kiuj proponis la "mensogan akton", pagos por ĝi pezan koston.

Dividu