Malica leĝo pri Xinjiang estas signo de senusonigo de tutmonda industria ĉeno

Yu Publikigita: 2022-06-23 17:53:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de junio laŭ loka tempo la Usona Dogano kaj Landlima Protekto anoncis la malpermeson al importado de ĉiuj produktoj rilataj al Xinjiang, surbaze de la tiel nomata "Akto pri Antaŭmalhelpo de Ujgura Deviga Laboro". Oni povas facile trovi, ke la usona histeria konduto bazita sur mensogoj malobservas la leĝon de la merkata ekonomio. Esence ĝi volas "malkupliĝi" de Ĉinio en komerco kaj ekskludi Xinjiang kaj eĉ la tutan Ĉinion el la monda industria ĉeno, por atingi la celon "reteni Ĉinion per Xinjiang".

Tiuj usonaj politikistoj kun la malvarm-milita pensmaniero intencas fari "ekonomian devigon". Hodiaŭ Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de pli ol 120 landoj kaj regionoj, kaj ĝi starigis industrian ĉenon de strikta kunlaboro kun la mondo. Miloj da kompanioj tra la mondo dependas de Xinjiang en la provizĉeno. Sen la usona merkato, produktoj de Xinjiang havas ankoraŭ grandan spacon. Sed por Usono, la plej granda konsuma merkato de la mondo, rifuzi ĉiujn produktojn rilatajn al Xinjiang estas fortranĉi Usonon de la tutmonda industria ĉeno.

En 2021, la revuo Fortune publikigis artikolon, avertante la usonan registaron, ke estos “senusonigo”, se ĝi daŭrigos "senĉinigon". Germanaj amaskomunikiloj komentis la 21an de junio, ke la usona leĝo pri Xinjiang "influas ne ĉinajn industriojn, sed la usonajn". Estas ankaŭ analizoj, ke usonaj politikistoj trovos, ke ĉi tiu leĝo fariĝos signo de "senusonigo" de la tutmonda industria ĉeno, kaj ke Usono efektivigas sankciojn kontraŭ si mem.

En la hodiaŭa tutmondiĝo, la produktoj kaj krudaj materialoj de Xinjiang estas eksportitaj al multaj regionoj de la mondo kaj troviĝas tra la tutmonda industria ĉeno. Ujguraj laboristoj en Xinjiang partoprenas en la produktado de entreprenoj kaj strebas al pli bona vivo. La usona flanko fabrikis la mensogon pri "deviga laboro" kun la intenco ekskludi ĉiujn produktojn rilatajn al Xinjianbg. Esence, tia konduto estas izoli Usonon mem kaj fortranĉi ĝin de la tutmonda merkato.

Dividu