Kontrolo de Realeco: Mensogoj en Usonaj Perceptoj pri Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-06-24 16:05:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge usona ŝtatsekretario Antony Blinken faris paroladon pri politiko al Ĉinio, asertante, ke Ĉinio konsistigas "la plej gravan longtempan defion" al la internacia ordo. Li sensaciigis la tiel nomatan minacon de Ĉinio, intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj makulis la enlandan kaj eksterlandan politikojn de Ĉinio. La 19an de junio, la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis longan artikolon sub la titolo Kontrolo de Realeco: Mensogoj en Usonaj Perceptoj pri Ĉinio, kiu uzis faktojn kaj datumojn por rakonti al la mondo la trompon, hipokritecon kaj malutilon de la usona politiko pri Ĉinio.

La artikolo kritikas, ke la "regul-bazita internacia ordo" reklamata de Usono estas fakte kopio de usona potencpolitiko, kiu trudas usonajn proprajn volon kaj normojn al aliaj, kaj anstataŭigas la ĝenerale akceptitajn internaciajn regulojn per la reguloj de malmultaj landoj.

La artikolo emfazas, ke la koncepto de komunumo kun komuna estonteco por la homaro prezentita de Ĉinio estas multfoje skribita en la gravajn dokumentojn de la UN, Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj aliaj multflankaj mekanismoj. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres diris, ke Ĉinio fariĝis grava kolono de multflankajismo, kaj ĝi praktikas multflankismon ĝuste por starigi komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Ĉinio opinias, ke ekzistas nur unu ordo en la mondo, kiu estas internacia ordo bazita sur internacia juro, kaj estas nur unu regularo, nome, la bazaj normoj de internaciaj rilatoj bazitaj sur la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN.

Dividu