Ĉu la usona PGII povus rezisti al la ĉina “Zono kaj Vojo”?

Xiong Publikigita: 2022-06-28 21:04:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Usono, kiu faris grandan malordon en siaj konstrulaboroj, tamen fariĝis direktanto de la tiel nomata tutmonda konstruprojekto. Tio, neimagebla, tamen okazis en la pintkunveno de G7 en Germanio.

La 26an de junio, en la pintkunveno la usona prezidento Biden deklaris la iniciaton titolitan “Partnereco por Globa Infrastrukturo kaj Investo (PGII)”, asertante ke la landoj de G7 kune aranĝos 600 miliardojn da usonaj dolaroj antaŭ 2027 por la globa infrastrukturo kaj Usono mem kolektos 200 el 600 miliardoj.

Ĝi ja estas grandega sumo, sed en tio oni vidas malican planon de Usono. En sia parolado kvankam Biden ne menciis la nomon de Ĉinio, tamen la usona konsilanto pri nacia sekureco Jake Sullivan iam diris: “Tio povos anstataŭi objektojn, kiujn Ĉinio liveris, kaj fariĝi alia alternativo.” La ekstera mondo ĝenerale opinias, ke la tielnomata PGII ja kontraŭstaras al la iniciato “Zono kaj Vojo”, proponita de Ĉinio, kaj krome, Usono faris tion ja ne unuafoje.

Fakte, la pintkunveno de G7 antaŭ unu jaro prezentis la tielnomatan “rekonstruado de pli bela mondo” (oni nomis ĝin B3W) kaj planis investi pli ol 40 duilionoj da usonaj dolaroj por esti uzataj al evoluantaj landoj. Tiam Biden asertis, ke tiu ĉi plano estu pli bona ol la iniciato “Zono kaj Vojo”. Sed la plano de Usono jam preskaŭ abortiĝis.

Ĉu en B3W, aŭ ĉu en PGII, oni vidas do malican intencon de Usono: ĝi alte levas la flagon de infrastrukturo, tamen kun la intenco misfamigi la iniciaton de Ĉinio “Zono kaj Vojo”. Ili do envias Ĉinion pro ties granda amikorondo, sed ili mem ne povas tion fari. Ili povas nur esti maltrankvilaj.

Dividu