“Hindia-Pacifika Strategio” estas verŝita per sitelo da malvarma akvo

Xiong Linping Publikigita: 2022-06-29 19:01:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe kunveno de la nepala kabineto decidis, ke Nepalo ĉesigis la kunlaboron kun la usona “Ŝtata Partnereca Programo” (State Partnership Program, SPP). La ekstero rimarkis, ke, kiam la decido estis farita, la vidpunktoj de ĉiuj nepalaj partioj kaj armeo estas samaj, kaj ĉiu el ili opiniis ke aliĝi al SPP ne konformas al la interesoj de Nepalo kaj tiu temo devas esti “finita por ĉiam”. Estas analizo, ke la decido de Nepalo signifas ke la usona tielnomata “Hindia-Pacifika Strategio” suferis de fiasko.

Kio estas la plano SPP? Tio estas la plano por interŝanĝo inter ŝtataj naciaj gvardioj de Usono kaj kunlaborantaj partneraj landoj, kaj komenciĝis en la 90aj jaroj. Antaŭ nelonge la usona gazeto The Diplomat tutsimple diris: “La programo SPP, sub la preteksto de usonaj humanaj agoj, estas multe uzebla instrumento de politiko kaj strategio.” La nepala The Kathmandu Post diris, ke SPP estas parto de la usona tielnomata “Hindia-Pacifika Strategio”.

Nepalo situas sude de Himalajo kaj limtuŝiĝas kun Ĉinio kaj Hindio. La geopolitika pozicio do estas tre grava. En la lastaj jaroj Usono konstante plifortigis la tielnomatan “Hindia-Pacifikan Strategion” kaj provis tiri Nepalon en ĝin. De novembro de 2021 ĝis nun Usono sendis multajn altrangajn oficistojn al Nepalo por kiu fari persvadon. Sed Nepalo respondis la persvadon per ne.

La popoloj en la azi-pacifika regiono travivis militojn varman kaj malvarman, kaj ili havas freŝan memoron pri konfliktoj kaj antagonismoj. Kaj nun ili faras strebon por ke la lando estu stabila kaj la vivo estu feliĉa. Ĉinio estas ŝanco kaj partnero kaj tio jam estas konata tra Azio kaj Pacifiko. La singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris kelkfoje, ke ne estas ŝatinde stari en iu ajn vico el la potencoj kiuj ja konkurencas inter si. La decido de Nepalo estas kvazaŭ sitelo da malvarma akvo, kiu jam forĵetiĝis sur la usonan “Hindia-Pacifikan Strategion”. Do ĝi pli aŭ malpli frue fiaskos.

Dividu