Vero post la tragedio “kamiono de enmigrantoj” en Teksaso

Xiong Linping Publikigita: 2022-06-30 21:30:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, en Teksaso, Usono, okazis tragedio “kamiono de enmigrantoj”: en San Antonio de Teksaso usonaj leĝoplenumantoj trovis amason da kadavroj de enmigrantoj en forlasita kamiono, kaj la kadavroj nombris sin je 51. Tio estas unu el la plej seriozaj mortoeventoj de enmigrantoj en la lastaj jaroj en Usono.

Tiu tragika okazaĵo ŝokas la internacian komunumon. La oficejo de ĝenerala sekretario de UN ankaŭ faris deklaron esprimante malĝojon. Sed inter usonaj politikistoj komenciĝis kutimaj “kvereloj”. En sia socia retejo la respublikano ŝtatestro de Teksaso, Greg Abbott, akre kritikis, ke la landlima politiko alprenita de la demokrato prezidento Biden devas esti respondeca pri “tiuj mortoj de enmigrantoj”, dum Biden deklaris, ke la Usona Departemento pri Teritoria Sekureco jam kiel direktanto komencis enketadon, kaj laŭ la komenca raporto tiu ĉi tragedio estis kreita de homkomercistoj.

Fakte, tia simila malfeliĉego okazis ne nur unu fojon en Usono. Ni prenas ekzemplojn nur en la urbo San Antonio. En 2017 kaj en la urbo 10 enmigrantoj en kamiono mortis de varmofrapo. En 2003 oni trovis 19 kadavrojn de enmigrantoj en kamiono en sudorienta urbo, kiuj pro varmosufoko perdis sian vivon. Kial la problemo pri migrado neniam povas esti solvita en Usono? Unu el la plej gravaj kaŭzoj estas interpartia batalado (do la respublikanoj kontraŭ la demokratoj). Ĝuste kiel diris la usona gazeto the Journal of Politics: “la problemo pri migrado estas nenio alia ol politika instrumento en la manoj de usonaj politikistoj”.

Ekstremigo de politiko, akriĝo de interpartia polemiko, ĉio ĉi tio malebligas solvon de la usona problemo pri migrado.

Pri la tragedio “kamiono de enmigrantoj” en Teksaso la usona flanko jam diris ke ili faras enketon. Laŭ la informo de Meksiko, inter la mortintoj estas meksikanoj, gvatemalanoj kaj honduranoj. Dum multaj jaroj Usono intervenis en internajn aferojn de latinamerikaj landoj kaj sekve la problemo pri kontraŭleĝaj enmigrantoj estas kaŭzita de la usoneca hegemonio.

Dividu