Kiel Honkongo faros novan transsalton en la venontaj kvin jaroj?

Xiong Linping Publikigita: 2022-07-02 15:51:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Nuntempe Honkongo restas en la nova etapo, tra kiu ĝi iras de malordo al ordo kaj fine al prospero, kaj la venontaj kvin jaroj estas ĉefa periodo, en kiu Honkongo kreos novan situacion kaj faros novan transsalton. Ŝanco kaj defio kunekzistos, tamen ŝanco estos pli multa ol defio." La unuan de julio, en la kunveno celebranta la 25-jariĝon de reveno de Honkongo al la patrujo kaj en la ceremonio de enoficiĝo de la sesa registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, la ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis kvar esperojn pri disvolvo de Honkongo en la venontaj kvin jaroj. Tiuj esperoj kondukas Honkongon al pli bela estonteco.

De post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto Xi Jinping ĉiam zorgas pri la prospero kaj stabileco de Honkongo, pri la bonfarto de la honkongaj civitanoj, kaj pri la fundamento sur kiu Honkongo povos sin disvolvi kaj per kiu ĉiuj problemoj en Honkongo povos esti solvitaj. Kiel do Honkongo faros novan transsalton en la venontaj kvin jaroj?

Por tio prezidanto Xi prezentis kvar proponojn: klopode altigi mastrumadan nivelon; senĉese intensigi evoluigan dinamikon; reale liberigi popolanojn de malfaciloj; kaj kune defendi harmonion kaj stabilecon. Xi esperis, ke la nova registaro de Honkongo efektive plenumos la principon "unu lando, du sistemoj", koncentros la plej grandan zorgon sur tion, kiel solvi malfacilojn de honkongaj civitanoj, kaj per tio entute montros ke la centra registaro estu "plene konektanta" en la korfundo kun la honkongaj samnacianoj.

En la historia rivero 25 jaroj estas mallonga momento, sed por Honkongo ĝi estas neordinara, kiu vidatestis la sukceson de la praktiko de "unu lando, du sistemoj", rekonatan de la tuta mondo. "Tiel bona sistemo devas esti daŭrigata, sed estas nenia movito ĝin ŝanĝi."


Dividu