Neniam sukcesos usona intenco kontraŭstari Ĉinion kune kun aliancanoj

Yu Publikigita: 2022-07-04 20:40:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ kelkaj tagoj en Eŭropo inaŭguriĝis la Pintkunveno de la Grupo 7 kaj la Pintkunveno de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO). La usona Kabla Novaĵ-Reto (CNN) diris en sia raporto, ke Usono esperas persvadi aliajn landojn kontraŭstari Ĉinion, por ke la temo pri Ĉinio estu pli varme pridiskutata en ĉi-jara pintkonferenco ol pasintjare.

Kaj en Usono kaj tutmonde, estas tre urĝaj temoj por diskutado. Usono spertas la plej severan inflacion en preskaŭ 40 jaroj. Ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, Kristalina Georgieva, opiniis, ke "mallarĝiĝas la vojo de Usono por eviti recesion". La konflikto inter Rusio kaj Ukrainio daŭris jam kvar monatojn, kaj la sankcioj altruditaj de Usono kaj ĝiaj aliancanoj al Rusio pliigis la streĉecon de la tutmonda proviza ĉeno. KOVIM-19 alportis necertecon al la monda ekonomio. Trakti klimatŝanĝiĝon, tutmondan malriĉec-redukton kaj aliajn demandojn postulas pli grandskalan internacian kunlaboron.

Usono ignoris ĉi tiujn urĝajn internaciajn demandojn, sed uzis la pintkunvenojn de G7 kaj NATO por malice sensaciigi la temon pri Ĉinio kaj rigardi Ĉinion kiel "imagan malamikon", kio estas tipa malvarm-milita pensmaniero kaj bloka konfrontiĝo.

Ĉinio rekomendas veran multflankismon, subtenas internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno, kaj proponas starigi komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Ĉinio neniam estis "ĝenulo" en internaciaj aferoj, sed estas pozitiva forto por konservado de paco kaj disvolviĝo de la mondo. La usona intenco kontraŭstari Ĉinion kune kun aliancanoj neniam sukcesos.

Dividu