Kiu kovras la veron?

Yu Publikigita: 2022-07-05 16:30:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La rusa televido Russia Today raportis lastatempe, ke Jeffrey Sachs, prezidanto de la Komitato pri KOVIM-19 de The Lancet, internacia medicina periodaĵo, diris, ke la nova kronviruso devenas eble ne de la naturo, sed de akcidento en la usona bioteknologia laboratorio. Antaŭe, Sachs, kaj Neil Harrison, profesoro pri molekula farmakologio kaj terapeŭtiko el la Kolumbia Universitato, ankaŭ aperigis artikolon en la gazeto de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, sugestante, ke la nova kronviruso eble originis de usona laboratorio.

Post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, multaj dubindaj punktoj en usona biologia laboratorio vekis grandan atenton. En julio 2019, proksimume ses monatojn antaŭ ol Usono "oficiale anoncis" sian unuan konfirmitan kazon de KOVIM-19, la biologia laboratorio Fort Detrick sub la armea regado estis subite fermita. Preskaŭ samtempe, nekonata spir-malsano subite aperis en norda Virginio. Krome, laŭ la informoj publikigitaj de Usono, ĝi financis kaj administris pli ol 300 biologiajn laboratoriojn en 30 landoj. Ĝenerale estas nepublikaj kaj netravideblaj demandoj pri tiuj laboratorioj.

Usono ĉiam rifuzis pozitive respondi tiujn demandojn, kaj ankaŭ malakceptis la esploron de la internacia komunumo pri la laboratorio Fort Detrick. Male, Usono plurfoje kalumniis kaj makulis Ĉinion. Fakte, Ĉinio estas la sola lando, kiu plurfoje invitis al si la internacian specialistan teamon de la Monda Organizo pri Sano (MOS) fari kunlaboron pri spurado de la viruso KOVIM-19, kaj ankaŭ estas la sola lando, kiu plurfoje kolektis siajn proprajn fakulojn por dividi progreson de la spurado kun la konsultiĝa grupo de la MOS. Usono kaŝis siajn biologiajn eksperimentajn agadojn, kio ebligas al la internacia komunumo konstati, kiu kovras la veron!



Dividu