Kugloj pafitaj al afrika usonano malhonoras Sendependecan Tagon de Usono

Yu Publikigita: 2022-07-05 21:04:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vortoj "Mi ne povas spiri" de George Floyd, kiu estis mortigita sub la genuoj de blanka policano antaŭ pli ol du jaroj, ankoraŭ resonas en la oreloj, kaj la perforta leĝplenumado de la usona polico kontraŭ afrika usonano aldonis novan enhavon.

La 3an de junio laŭ la loka tempo, polico en Akron, Ohio publikigis surlokan videaĵon de afrikdevena viro Jayland Walker, pafmortigita de polico antaŭ kelkaj tagoj. Oni vidis, ke ok policanoj pafis al Walker, kiam ili postkuris lin, kiu saltis el aŭto kaj forkuris dum trafika kontrolado. La sceno estis terura. Loka polico diris, ke ok policanoj faris pli ol 90 pafojn. Jurmedicino konfirmis, ke estis ĉirkaŭ 60 vundoj sur la korpo de Walker.

La morto de Walker antaŭ la 4a de julio, la usona Sendependeca Tago, reliefigis la usonan kredon "ĉiuj homoj estas denaske egalaj" en la Deklaracio de Sendependeco kiel ŝercon. La ĵurnalo Boston Globo kritikis, "La Sendependa Tago ĉi-jare sekvas malbonan junion. Kion ni povas festi?" Nun, la urbo Akron okazigis plurajn manifestaciojn kontraŭ la perforta leĝplenumo de la polico, kaj la loka festado de la Sendependeca Tago estis nuligita.

Walker estis mortigita en polica agado de trafika kontrolo. Laŭ la analizo de la Universitato Stanford pri 100 milionoj da trafikaj interkaptoj de policaj departementoj tra Usono, afrikdevenaj ŝoforoj estas je 20% pli probable blokitaj ol blankaj ŝoforoj. Post kiam ili estas haltigitaj, afrikdevenaj ŝoforoj estas duoble pli probable priserĉataj ol blankaj ŝoforoj. Ankaŭ la usona policfonduso publikigis raporton, dirante, ke rasa antaŭjuĝo daŭre influas la manieron kiel trakti afrikajn usonanojn.

Usona prezidento Joe Biden diris: "Sistema rasa diskriminacio estas makulo sur la animo de Usono." Hodiaŭ, ĉi tiu anima makulo ne estas forviŝita, sed la spuro estas eĉ pli evidenta. La brilaj sloganoj de usonaj politikistoj, kiel "egaleco" kaj "inkluziveco", jam ne povas kovri la malbonajn agojn de la "defendanto de homaj rajtoj". La 4an de julio, fronte al Usono, en kiu regas perforto, etna dividiĝo kaj deprimo, ni volas demandi, kiel usonaj politikistoj respondu al la atendoj de la fondintoj de Usono antaŭ pli ol 200 jaroj?


Dividu