Aldonita nova pruvo de usona militmaŝino

Yu Publikigita: 2022-07-06 21:09:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona enketa retejo The Intercept lastatempe publikigis eksplodan novaĵon: de 2017 ĝis 2020, Usono lanĉis almenaŭ 23 prokurajn militojn tra la mondo per la projekto "127e", el kiuj almenaŭ 14 okazis en Mez-Oriento kaj Azi-Pacifiko. Nur en 2020, almenaŭ 14 projektoj estis aktivaj. Se tio estas vera, estas plia fera pruvo, ke Usono delonge lanĉis prokurajn militojn tra la mondo, kaj ĝi estas la plej granda fonto de kaoso en la mondo.

Laŭ raporto de la retejo, kiu citas koncernajn dokumentojn kaj parolojn de altrangaj oficialuloj de la usona Ministerio pri Defendo, Usono sekrete rajtigis al la projekto liveri armilojn, trejnadon kaj informojn al alilandaj trupoj kaj neregulaj fortoj por fari la tiel nomatajn kontraŭterorismajn operacojn, elspezante entute 310 milionojn da usonaj dolaroj. Estas menciinde, ke la partneroj de la projekto "127e" estos destinitaj plenumi taskojn sub la komando de Usono, celante "malamikojn de Usono". La raporto menciis, ke Usono efektvigis la projekton en Egiptio, Libano, Sirio, Jemeno, Tunizio kaj aliaj landoj. Ĝis nun, la usona Ministerio pri Defendo kaj la Usona Komando de Specialaj Operacoj donis neniun respondon al tio.

Kvankam Usono ĉiam tenas tion en sekreto, por la internacia komunumo delonge estas konata la sekreto, ke Usono lanĉis prokurajn militojn tra la mondo. La tiel nomata prokura milito aludas la militon, kiun iuj grandaj landoj komplotas aŭ instigas al la prokuranto lanĉi por eviti rektan enmiksiĝon en la konflikton, provante maksimumigi la interesojn kun minimuma risko. Kun la fino de la Dua Mondmilito kaj la komenco de la malvarma milito, prokura milito iom post iom fariĝis unu el la ĉefaj formoj de tutmonda konflikto.

En Mez-Oriento, Orient-Eŭropo aŭ Latin-Ameriko, ĉie en la mondo, Usono ĉiam estas malantaŭ preskaŭ ĉiu kaoso. Ĝi estas precipe fervore okupiĝas pri la "kolora revolucio" kaj kulturado de regionaj agentoj, kaj estas kutima krimulo de prokuraj militoj.


Dividu