Usono rondiranta

Yu Publikigita: 2022-07-08 18:10:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ unu jaro, usona prezidento Joe Biden anoncis: "Hodiaŭ ni estas pli proksimaj ol iam ajn antaŭe en liberiĝo de mortiga viruso." Jaron poste, la nombro de homoj mortintaj pro KOVIM-19 en Usono superis milionon. Samtempe ankaŭ la nekonata epidemio de simia pokso panikas homojn. Laŭ la averto de fakuloj pri infektaj malsanoj citita de la retejo de la usona ĵurnalo Capitol Hill, la epidemio de simia pokso en Usono havas la riskon de "neregebleco".

Koncerne la enlandan demandon pri homaj rajtoj estas akraj konfliktoj en la usona socio, kaj tio verŝajne pliintensiĝos. En majo 2020, la kazo de George Floyd estigis manifestaciojn tra Usono. Nun, la Supera Kortumo de Usono renversis la verdikton pri la proceso de Jane Roe kontraŭ Henry Wade, kaj la disputo pri la rajto al abortigo refoje estigis grandskalajn manifestaciojn.

Multaj akravidaj homoj opinias, ke interpartiaj disputoj, socia dividiĝo, etna konfrontiĝo, pafila perforto kaj tiel plu, ĉiuj ĉi profundaj kronikaj malsanoj propraj al Usono tute ne estas solvitaj, kaj la ombro de recesio kaj inflacio denove venas. Dum la lastaj jaroj, Usono sub la regado de Trump aŭ Biden ĉiam rondiris, kaj ĉio ŝajnas esti reveninta al la origina punkto. Estas ordinaraj homoj, kiuj ĉiam estas la viktimoj.


Dividu