Usona registaro zorgas pri balotvoĉoj anstataŭ pri civitanoj en traktado de demando pri tarifoj

Yu Publikigita: 2022-07-08 20:48:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, usonaj amaskomunikiloj ofte raportis, ke la usona flanko diskutas pri nuligo de parto de la altaj tarifoj truditaj de la lasta registaro al ĉinaj produktoj por mildigi la premon de inflacio, kiu plurfoje kreis novan alton. La 5an de julio laŭ loka tempo, kelkaj amaskomunikiloj citis vortojn de bone informitaj personoj dirante, ke la registaro de Joe Biden eble nuligos "tre malmultajn" tarifojn. Kiom malmultaj ili estas? Estos eble 10 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj okupas ĉirkaŭ 2,7% de la 370 miliardoj da dolaroj da ĉinaj produktoj submetitaj al la altaj tarifoj.

Estas konate, ke en Usono, pro la ekstrema egoismo de politikistoj kaj la reciproka limigo de malsamaj interesgrupoj, multaj aferoj estas kvazaŭ "granda tondro, sed malgranda pluvo". Ĉi-foje estas nur ripeto de la dramo. Fakte, oni delonge vidis du punktojn: unue, usonaj politikistoj ne povas porti personajn politikajn perdojn por la naciaj interesoj de Usono kaj la postuloj de entreprenoj kaj la popolo, kaj fine ĉio estas decidita de balotvoĉoj; due, ju pli longe la usona registaro prokrastas la nuligon de tarifoj sur ĉinaj produktoj, des pli profunde vundita estas la usona ekonomio.

Dum la pasintaj kvar jaroj, sennombraj faktoj kaj datumoj pruvis, ke la komerca milito lanĉita de Usono kontraŭ Ĉinio estas tute malsukcesa. Laŭ statistiko de la Organizo de Usonanoj Subtenantaj Liberan Komercon, de la mezo de 2018 ĝis aprilo ĉi-jare, la komerca milito lanĉita de Usono kontraŭ Ĉinio kostis al usonanoj kromajn 129 miliardojn da dolaroj.

Fakte, de post kiam Usono provokis komercan militon antaŭ kvar jaroj, ĉinoj jam kutimiĝis al la kaprico de usonaj politikistoj. Pri ĉiuj demandoj, inkluzive de tarifoj, Ĉinio devas rigardi ne nur, kion diras Usono, sed ankaŭ kion faras Usono. Kiel ajn Usono ŝanĝiĝos, Ĉinio reagos trankvile, serĉos disvolviĝon laŭ sia difinita ritmo kaj fokusiĝos al bona efektivigo de siaj propraj aferoj.


Dividu