Ni starigu veran “balustradon” por rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

Jianping Publikigita: 2022-07-10 18:01:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La nuna registaro de Usono, ekde sia enposteniĝo, plurfoje deklaris fiksi “balustradon” por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Sed kio estas “balustrado”? Ili ne klarigis, nek havis la rajton doni difinon al ĝi sola. Sabate ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, post ĉeesto al la Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 (G20) en Balio de Indonezio, renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Antony Blinken. La renkontiĝo klare montris al la mondo, ke ne nur la “balustrado” por la ĉina-usonaj rilatoj ekzistas de longe, sed la usona flanko devas havi efektivajn respondecojn por firmigo de la “balustrado”.

La sabata renkontiĝo inter Wang kaj Blinken estis la kvina altnivela interago inter Ĉinio kaj Usono en la lasta unu monato, kaj ankaŭ alia grava diplomatia agado por efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj en novembro de la pasinta jaro. Laŭ raporto la interparolo daŭris kvin horojn kaj la du flankoj faris plenan, profundan kaj sinceran komunikadon pri komune zorgataj internaciaj kaj regionaj demandoj. Dume la ĉina flanko klare montris, ke la tri Komunaj Komunikaĵoj inter starigi veran “balustradon” por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas la plej fidinda “balustrado” por la dulandaj rilatoj, kaj tio fariĝis fokuso atentata de la ekstera mondo.

Kial Usono plurfoje menciis fikson de “balustrado”? Unuflanke ĝi konsciis la gravecon kaj urĝecon por regi diverĝojn inter Ĉinio kaj Usono, dezirante konservi stabilecon de la bazlinio de la dulandaj rilatoj; aliflanke ĝi ne volis serioze rigardi, nek introspekti fundamentajn kialojn, pro kiuj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono falis en malfacilon, provante atribui la respondecojn al la ĉina flanko.

Dum ĉi-foja renkontiĝo ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi eksplikis serion da zorgoj kaj sugestoj. Historio pruvis, ke nur persistante sur la fundamentaj principoj de internaciaj rilatoj, oni povas starigi veran “balustradon” por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Dividu