Kial Biden trenas Ĉinion dum sia vojaĝo al Mezoriento?

Xiong Publikigita: 2022-07-12 20:31:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉi-semajne la usona prezidento Biden faros viziton al Israelo, Cisjordanio de Palestino kaj Saud-Arabio. Tio estas la unua fojo viziti Mezorienton depost lia enoficiĝo. La 9an de julio laŭ la loka tempo Biden verkis artikolon por Washington Post, kaj tie li asertis, ke tiu ĉi vizito estas “ege grava” por usona sekureco, kaj samtempe emfazis ke “nepre necesu venko en la konkurso kun Ĉinio”.

En sia artikolo Biden uzas grandiozajn vortojn por “ornami” la motivon de sia vojaĝo al Mezoriento, tamen CNN tutsimple diris, ke kiaj ajn pretekstoj neniel povas kovri tian fakton: usona prezidento probable ne vizitus Mezorienton, se ne ekzistus la fluktuado de tutglobe petrola prezaro, kaŭzita de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio.

Do, evidente, Biden celas devigi Saud-Arabion pliigi sian produkton de petrolo kaj ripari la rilatojn kun Mezoriento. Sed kial li trenas Ĉinion en tiuj agoj?

Nuntempe en la vaŝingtona politika mondo aperis stranga fenomeno, tio estas, ke esti kontraŭa al Ĉinio estas la plej granda “politika pravigo”. En kia ajn afero, se troviĝas preteksto kontraŭi Ĉinion, ŝajnas esti tiel nomata pravigiteco.

Kompreneble, Biden havas alian gravan celon, ĝuste kiel li diris en sia artikolo: por rivali kun Rusio kaj akiri venkon en la konkurso kun Ĉinio, “ni devas kontakti tiujn landojn kiuj povos influi tiujn sekvojn.” Tio montras, ke Usono volas preni Mezorienton kiel scenejon sur kiu ĝi luktas kontraŭ Rusio kaj Ĉinio.

Estas malfacile realigi la celon de Biden en lia vizito al Mezoriento, ĉar neniu lando volas forlasi siajn interesojn por la usoneca hegemonio. La vizito de Biden al Mezoriento ankoraŭfoje provos, ke la tagoj en kiuj Usono kovris la ĉielon per nur unu mano jam forpasis kaj neniam revenos.

Dividu