En la 26a elektado de la japana senato, kiu ĵus finiĝis, la reganta Liberala Demokratia Partio (LDP) akiris 63 seĝojn kiuj do superas duonon de la tuto, kaj du trionojn de la seĝoj kiuj sufiĉas por amendi la konstitucion. La japana ĉefministro Fumio Kishida asertis, ke li kiel eble plej baldaŭ antaŭenigos mocion pri amendo de la konstitucio kaj definitive atingos amendon de la konstitucio.
La esprimo rimarkinde diferencas de tiuj de la kandidatoj antaŭ la elektado. Antaŭ la elektado, ĉu en la paroladoj de la kandidatoj, ĉu en broŝuroj distribuitaj de ili, aŭ ĉu en la politikaj pledoj, ĝenerale temis pri kiel trakti inflacion aŭ kiel altigi salajron, ĉar tiujn aferojn la japana civito ĝuste plej prizorgas. Sed post la elektado, la temoj prizorgataj de elektantoj subite turniĝis en la aferon pri amendo de la konstitucio. Tio montras ke la kandidatoj perfidis sian promeson en la elektado kaj ke la profunda kontraŭdiro refoje malkovriĝis en la japana elektosistemo.
Ĉu en Japanio jam formiĝis socia etoso necesa por amendo de la konstitucio? La respondo estas nea. La Japana Konstitucio preskribas, ke nur tiam, kiam pli ol du trionoj de la parlamentanoj proponos konstituciamendon kaj kiam la subteno estos duone akirita en la referendumo, la etapo de konstitucia amendo povos alveni.
Laŭ la preskribo de la 9a artikolo de la japana konstitucio eldonita post la dua mondmilito, Japanio ĉiam rezignas lanĉi militon, solvas internaciajn disputojn ne per perforta minaco aŭ per perfortado, kaj ne konservas armeon. De 75 jaroj tiu ĉi paca konstitucio helpas Japanion plibonigi siajn rilatojn kun la najbaroj kaj konsiderinde disvolviĝas en ekonomio. Ĝuste pro tio la japana civito ege amas la konstitucion. Do, sekve, la celo amendi la konstitucion ankoraŭ estas videbal sed neatingebla.