La ĉina ekstera komerco estas pli fleksebla post “premtesto”

Xiong Publikigita: 2022-07-14 16:40:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 13a de julio la Ĝenerala Administracio de Dogano de Ĉinio publikigis sian noton de la ekstera komerco rilate importon kaj eksporton en la unua duono de la jaro – jen la totala valoro estas 19,8 duilionoj, do kreskis je 9,4% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. La eksporto kreskis je 13,2%, dum la importo je 4,8%. Precipe en junio, se oni faras takson per usonaj dolaroj, la ĉina eksporto kreskis je 17,9%, kiun la plejparto de la merkataj institucioj ne antaŭvidis.

Se oni rigardas la influon kaŭzitan de tiu ondo de pandemio kiel premteston, la forta resalto en majo kaj junio do jam donis la noton de la testo, kaj tio estas plej forta rebato kontraŭ la mallaŭdoj pri Ĉinio, kiujn faris la ekstero.

La ĉina ekstera komerco rezistis al “premtesto”, ĉar la bezono de la tuta mondo pri “ĉina fabriko” estas relative stabila. En la unua duono de la jaro la ĉinaj elektronikaj partoj, integraj cirkvitoj kaj aŭtomobiloj kreskis respektive 24,8%, 16,4% kaj 51,1%, kaj krome, vestoj, plastaj produktaĵoj kaj ŝuoj pliiĝis respektive je 10,8%, 14,9% kaj 31,4%.

Evidente, la mondo bezonas Ĉinion. La stabila kresko de la ĉina eksporto montras, ke “ĉina fabriko” estas neanstataŭigebla. Nun en pli ol 500 specoj de ĉefaj industriaj produktoj sfere de la mondo Ĉinio havas 220 specojn, kies produktokvanto okupas la unuan lokon en la mondo.

Ĝenerale-vidate, en la unua duono de la jaro la ĉina ekstera komerco rezistis al “premtesto”, kaj tio montras ke la ĉina ekstera komerco estas pli fleksebla. Estas sendube ke la bona aspekto de la ĉina ekstera komerco faras firman fundamenton por la tutjara komercado ĉu eksporte ĉu importe.

Dividu