Usonaj politikistoj partoprenintaj en komploto pri fremdlanda ŝtatrenverso devus esti punitaj!

Qiujieming Publikigita: 2022-07-15 16:23:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

John Robert Bolton, usona eksa altrangulo konfesis, ke li iam helpis komploton por alilanda ŝtatrenverso. Ĉi tio estigis internacian proteston. Eksa bolivia prezidento Evo Morales kondamnis en socia amaskomunikilo la 13an, ke la rimarkoj de Bolton montras, ke Usono estas “la plej granda malamiko de demokratio”.

Fakte, ne estas sekreto, ke Usono delonge agas kiel la “monda polico” por komploti ŝtatrenversojn en aliaj landoj. Ili rigardas sin kiel defendantojn de “demokratio” kaj “homaj rajtoj”, ignoras la internacian juron kaj fundamentajn normojn de internaciaj rilatoj, kaj konsideras, ke estas nur nature enmiksiĝi en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj renversi la reĝimon de alia lando. En intervjuo farita de AL Jazeera en 2008, Bolton diris, ke komploti ŝtatrenverson foje estas “necesa rimedo por antaŭenigi usonajn interesojn.”

Estas multaj oftaj rimedoj uzataj de usonaj politikistoj por komploti alilandan ŝtatrenverson: aŭ rekte lanĉi militon; aŭ instigi “kolora revolucion”; aŭ lanĉi “agentajn militon”. Unu el iliaj celoj estas subfosi la reĝimon de alia lando.

La usona retejo “The Intercept” diris, ke de 2017 ĝis 2020, la usona registaro efektivigis almenaŭ 23 agentajn militojn per la projekto kodita “127e”, sekrete rajtigita kaj financita de la usona registaro. Nur en 2020, almenaŭ 14 “127e-agoj” estis aktivaj en Mezoriento kaj la Azi-Pacifika regiono.

“Granda Buŝo”, Bolton, ĉi-foje, nur diris ion maloportunan por kelkaj usonaj politikistoj kaj la interesaj grupoj malantaŭ ili.

Dividu