Ĉu eŭropanoj, perdintaj “liberecon je sinbanado”, povus sin mizerigi por Usono?

Xiong Publikigita: 2022-07-15 17:41:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Stratlampoj mallumigitaj, limigita provizado de varma akvo, naĝejoj fermitaj, leviĝanta elspezo de hejtado… tiuj ĝenataj aferoj ĝuste okazas en Germanio, la plej granda ekonomio en Eŭropa Unio. De la 11a ĝis la 21a de julio, Nord Stream 1, la plej granda rusa gas-dukto kiu kondukas al Eŭropo, estas provizore riparata, kaj pro tio ĝi ĉesigis la transportadon de gaso.

Nun estas grava tempopeco por Eŭropo konservi gason por vintro, kaj la haltigo de Nord Stream 1 maltrankviligis Eŭropon, precipe Germanion. En 2021 la rusa gaso okupis 55% de la tuto enkondukita en Germanio. Post eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Eŭropo sekvis Usonon, sankcianta kontraŭ Rusio, kaj pro tio Rusio reduktis liveradon de gaso al Eŭropo kaj la prezaro de natura gaso en Eŭropo akre leviĝis. Kaj nun en la aero de Eŭropo aperis granda demando: Ĉu Rusio fermos Nord Stream 1 de nun?

Pro la energifonta krizo eŭropanoj devas lerni vivi en malfacilaj cirkonstancoj. La germana vicĉefministro kaj ministro pri ekonomio, Robert Habeck, alvokis homojn “malmulte sin bani kaj multe labori.” Li diris: “Mi ellitiĝas je la sesa, eliras je la sepa, malfrue revenas hejmen, kaj vintre mi tute ne bezonas hejtadon. Antaŭe mi neniam banis min dum kvin minutoj, kaj nun mi des pli rapidas en banado.” Lastatempe Habeck deklaris, ke Germanio uzos pli multe da karbo kaj elektro. Tio signifas ke Germanio iasence retroirigas sin.

La faktoj foj-refoje pruvis, ke unuflanka sankciado ne povas solvi problemojn, sed male, kreis novajn problemojn. Eŭropaj politikistoj devus kompreni: se ili ankoraŭ sekvas Usonon, ili ne havos rezultojn. Unu ili devas konsideri, kiel eŭropanoj trapasos la vintron ĉi-jaran?

Dividu