Ĉina ekonomio prezentis raporton pri stabiligo kaj reprosperiĝo

Pluveta Publikigita: 2022-07-16 17:42:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Se temas pri la ĉina ekonomio, adjektivo kutime uzata de la ekstera mondo estas "tenaceco". La naciaj ekonomiaj datumoj de Ĉinio por la unua duonjaro de 2022 publikigitaj la 15an de julio denove pruvis tion.

Laŭ oficialaj datumoj publikigitaj de Ĉinio, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la unua duonjaro estis 56 264,2 miliardoj da juanoj, pli alta je 2,5% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro ĉe konstantaj prezoj. Sub la komplika kaj ŝanceliĝanta enlanda kaj internacia situacio, estas malfacile konservi stabiliĝon kaj reprosperiĝon de la ĉina ekonomio, precipe la pozitivan ekonomian kreskon en la dua trimestro. La atingoj estas malfacile gajnitaj.

En la unua duonjaro la nacia konsuma prezindico de Ĉinio altiĝis je 1,7%. La prezaltiĝo estis evidente pli malalta ol la 8% pliiĝo en Eŭropo kaj Usono, kiu ege kontrastis kun la alta internacia inflacio. Tio favoras la glatan funkciadon de la ĉina ekonomio kaj la plibonigon de la popola vivteno.

En la estonteco sekve de pliboniĝo de la situacio pri prevento kaj regado de la epidemio kaj daŭraj politikaj efikoj, la avantaĝoj de Ĉinio kiel granda ekonomio, larĝa merkatspaco, forta disvolva tenaceco kaj pli da reformaj dividendoj estos plu enportitaj. La tenaceco de la ĉina ekonomio plifortigis la fidon de la ĉina popolo por trakti diversajn riskojn kaj defiojn.

En la dua duonjaro ankoraŭ estos multaj necertecoj de la ekstera mondo. Ĉinio ankoraŭ bezonas fari pli multe da penado por stabiligi la ekonomion.

Dividu