​Biden forte “falis teren”en Mezoriento

Yu Publikigita: 2022-07-18 19:24:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de junio, kiam usona prezidento Joe Biden revenis al Vaŝingtono post sia vojaĝo al Mezoriento, li estis salutita de ĉefaj amaskomunikiloj per pika ironio kaj morda satiro. Antaŭ la vizito, Biden anoncis, ke li aldonos "novan ĉapitron" al la rilatoj inter Usono kaj Mezoriento, sed nun li revenis kun malplenaj manoj. La ĵurnalo New Yorker komentis, ke la kvar-taga vizito evidentigis la kompletan malsukceson de Biden en la politiko al Mezoriento.

La diskuto pri energio estis grava aranĝo por la vizito de Biden. En la tago, kiam li flugis al Israelo, la usona Ministerio pri Laboro publikigis la konsumprezan indicon de la lando en junio – kun la rekorda kresko de 9,1% en preskaŭ 41 jaroj. La prezaltiĝo de energio estis grava kialo de la nova alto de konsumpreza indico en junio. Ĉi tiu cifero ne nur malaltigis la procenton de subteno al Biden, sed ankaŭ pliklarigis la celon de lia vojaĝo. La ĵurnalo New York Times diris, ke persvadi Saud-Arabion pliigi la produktkvanton de nafto kaj gaso estas la plej atentata punkto de dum lia vizito al Mezoriento.

Tamen, laŭ komuna deklaro post interparoloj de Biden kun saud-arabiaj gvidantoj, Saud-Arabio faris neniun klaran promeson rapide pliigi naftan produktkvanton. Post la interparoloj, Saud-Arabio estis pli singarda. Saud-arabia ŝtatministro por eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir diris, ke pliigo de nafta produktkvanto dependas de la merkato. Analizistoj opiniis, ke la kapablo de Saud-Arabio por pliigo de nafta produktkvanto estas tre limigita, eĉ se la kresko estas tre malgranda, kaj Saud-Arabio ankaŭ bezonas konsideri la naftproduktan interkonsenton kun Rusio sub la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj, ĉar ĝi ne devas devii de la difinitaj politikoj pri energio kaj eksterlandaj aferoj por la interesoj de Usono.

Biden forte “falis teren” en Mezoriento, kio montras, ke Usono ne plu estas tiel aŭtoritata en Mezoriento, kaj la kalkulo de usonaj politikistoj rigardi Mezorienton kiel geopolitikan ŝakpecon kaj ilon por politika intereso tute fiaskis. Tio ne estas la unua falo de usona diplomatio, nek estos la lasta.

Dividu