Kiu estas fina celo de Usono?

Yu Publikigita: 2022-07-19 16:29:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĵurnalo New York Times lastatempe publikigis artikolon dirante, ke la usona registaro "tiras lecionojn" el la sankcioj kontraŭ Rusio, provante uzi ĉi tiujn spertojn por grandigi restriktojn de eksportado al Ĉinio kaj aliaj landoj kaj malebligi "minacojn al la nacia sekureco de Usono". Analizistoj opinias, ke Usono prenas Ĉinion kiel "imagan malamikon" kaj adoptas politikojn por limigi aŭ eĉ subpremi Ĉinion en multaj kampoj, kio montras ĝian fortan maltrankvilon pri malkresko.

La ĵurnalo raportis, ke la registaro de Biden plu sekvas la praktikon de la antaŭa registaro, prenante eksportoregadon kiel la ĉefan rimedon por subpremi ĉinajn entreprenojn. Post la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kvankam neniu ĉina entrepreno estis trovita subteni Rusion spite al usonaj sankcioj", la registaro de Biden ankoraŭ aldonis kvin ĉinajn entreprenojn en nigran liston la 28an de junio je la kialoj de "subteno al la rusa armeo". Laŭ la usona Ministerio pri Komerco, 107 el la 475 alilandaj entoj aldonitaj en la usonan "liston de entoj" ekde januaro 2021 estas el Ĉinio.

Dividu