Britio kaj Usono devas esti portitaj al justeco pro siaj barbaraĵoj

Yu Publikigita: 2022-07-19 21:42:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel kruela estas perforto de okcidentaj invadantoj kontraŭ senkulpaj civiluloj? La plej novaj barbaraĵoj faritaj de la brita armeo en Afganio malkovritaj de la Brita Brodkasta Kompanio montris, ke sub la teruraj bildoj de "hommortiga konkurso" estis senkonscienca mortigado, manoj plenaj de sango kaj krimoj kaj senhonta kovrado kaj eskapo.

Laŭ la enketo de la Brita Brodkasta Kompanio pri raportoj kaj retpoŝtoj de la brita armeo, fotoj de surlokaj kuglotruoj kaj aliaj pruvoj, eksaj membroj de la Brita Speciala Aer-Servo deĵoranta en Afganio multfoje mortigis militkaptitojn kaj senarmajn civilulojn, kaj eĉ konkuris inter si pri mortigado de homoj. Unu el la trupoj eble kontraŭleĝe mortigis 54 homojn dum la ses-monata deĵoro. Krome, la enketo ankaŭ trovis, ke koncernaj trupoj estis suspektataj pri falsado de krimscenoj kaj la oficiroj ne raportis tiujn informojn.

Post kiam la krimoj estis malkovritaj, la brita Ministerio pri Defendo ne nur ne pardonpetis nek respondecigis rilatajn personojn, sed ankaŭ provis kovri la faktojn, akuzante la Britan Brodkastan Kompanion, ke enhavoj de la raporto estas malveraj, kaj ke tio metas eksajn soldatojn en danĝeron.

Ankaŭ Usono mortigis 174 000 afganojn, inkluzive de 30 000 civiluloj dum la invado al Afganio en la pasintaj 20 jaroj. En decembro 2021, la ĵurnalo The New York Times kontinue publikigis longan raporton verkitan de enketema ĵurnalisto Azmat Khan, rivelante la internan sekreton pri mortigo de multaj civiluloj fare de la usona armeo en la milito, rimarkante, ke la usona armeo direktis siajn pafilojn al "terkulturistoj en rikoltado, infanoj ludantaj sur la stratoj, familioj fuĝantaj de la milito, vilaĝanoj kaŝiĝantaj en konstruaĵoj". Laŭ statistiko, en Irako, Afganio, Sirio kaj Jemeno dum la pasintaj 20 jaroj, pli ol 90 000 aeratakoj lanĉitaj de la usona armeo mortigis almenaŭ 48 000 civilulojn.

Usono, Britio kaj Aŭstralio ĉiuj estas subskribintoj de la Ĝeneva Konvencio, sed ili fojfoje agis kontraŭ internacia leĝo kaj homa konscienco kaj fariĝis "ekzekutistoj", kiuj mortigis senkulpajn homojn. Ili devas esti portitaj al justeco pro siaj krimoj kontraŭ la tuta homaro. La internacia komunumo devas esplori tiujn krimojn ĝisfunde kaj subteni justecon por tiuj senkulpaj vivoj.

Dividu