Usono konfesis enmiksiĝon en ŝtatrenverson de aliaj landoj

Yu Publikigita: 2022-07-20 16:47:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En lastatempa intervjuo kun CNN, John Bolton, eksa konsilisto pri nacia sekureco de Usono, konfesis senhezite, ke li helpis plani puĉon en alia lando. Tio estas plia nerefutebla pruvo de la usona eksterlanda interveno kaj ĝia eksportado de tumulto post kiam la usonaj amaskomunikiloj ĵus malkaŝis la projekton "127e", kiu estas uzata speciale por subfosi reĝimojn de aliaj landoj.

Laŭ la statistiko de usona akademiulo Lindsey A. O’Rourke, en la 42 jaroj de 1947 ĝis 1989, Usono efektivigis 64 sekretajn kaj 6 publikajn reĝimŝanĝajn agadojn. Post la fino de la malvarma milito, Usono ankoraŭ ne ĉesis subfosi reĝimojn en aliaj landoj. Ĝi kreis politikan malkvieton en Latin-Ameriko, implikiĝis en la "Araba Printempo", instigis al la "Kolora Revolucio" en Eŭrazio, kaj usonaj altranguloj eĉ rekte surstratiĝis por subteni la opozicion de aliaj landoj por provoki politikan konfrontiĝon.

Latin-Ameriko estis plej severe trafita de la usona eksterlanda interveno. Eksa bolivia prezidento Juan Evo Morales Ayma, kiu demisiis sub la premado de la armeo kaj opozicio, kritikis en socia retejo, ke "Usono estas la plej granda malamiko de demokratio".

Dividu