Nombro de 90 milionoj estas malproksima de fino de“usona tragedio”

Yu Publikigita: 2022-07-21 22:21:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Universitato Johns Hopkins, ĝis la 6a horo kaj 21 minutoj de la 21a de julio, laŭ pekina tempo, la totala nombro de infektaj kazoj de KOVIM-19 en Usono atingis 90,0134 milionojn, kaj tiu de mortokazoj kalkuliĝis al miliono kaj 25,601 miloj. Ambaŭ ciferoj okupas la unuan lokon en la mondo.

Kion signifas la nombro de 90 milionoj da konfirmitaj kazoj? Tio estas, ke averaĝe 10 el ĉiu grupo de 360 usonanoj estas infektitaj per la nova kronviruso. Sed la reala situacio povas esti pli malbona. Multaj usonaj fakuloj kaj amaskomunikiloj atentigis, ke la vera nombro da konfirmitaj kazoj en Usono eble estis multe subtaksita, ĉar nun multaj usonanoj testas sin hejme aŭ tute ne.

Kiel la sola superpotenco en la mondo, Usono fariĝis "la plej malsukcesa lando de la mondo en batalo kontraŭ la epidemio". Tiu enorma kontrasto spegulas la fiaskon de la usona politika sistemo kaj nacia regado, kaj ankaŭ reflektas la naturon de usonaj politikistoj, kiuj metas politikan memintereson super vivojn de homoj.

Tuj post eksplodo de la epidemio la usona registaro intence malgravigis la danĝeron de la viruso, kaj poste la du politikaj partioj rivalis rilate al la kontraŭepidemia politiko, kaj fine la federacia registaro kaj plej multaj el la usonaj ŝtatoj sin turnis al pasiva maniero. La usonaj decidfarantoj kelkfoje preterlasis la oran fenestron de la batalo kontraŭ la epidemio, lasante pli kaj pli da homoj fariĝi la viktimoj.

Tamen tiuj usonaj politikistoj, kiuj kriis "homaj rajtoj", fermis siajn orelojn kontraŭ raciaj voĉoj. Se la batalo kontraŭ epidemio povus fariĝi unu el la gravaj faktoroj influantaj la ĝeneralan balotadon de Usono antaŭ du jaroj, nun, inter la politikaj prioritatoj de la usonaj regantoj, la batalo kontraŭ epidemio fariĝis senĉese "flanken metita" demando.

Multaj usonaj fakuloj kaj amaskomunikiloj prognozis, ke Usono eble alfrontos pli severajn defiojn en la venontaj monatoj. Antony Fauci, direktoro de la Nacia Instituto pri Alergio kaj Infektaj Malsanoj, plurfoje avertis, ke la pandemio en Usono estas malproksima de la fino kaj ke la nova kulmino de la epidemio alvenos eble ĉi-aŭtune.

Dividu