Ĉinio urĝas Japanion ĉesigi propagandon pri sekurecaj minacoj por pravigo de sia armea fortigo

Yu Publikigita: 2022-07-23 17:47:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon al enhavo en la blanka libro pri defendo de Japanio en 2022, urĝante la landon ĉesigi arbitran propagandon pri sekurecaj minacoj en la regiono por pravigo de sia armea fortigo.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la blanka libro enhavas senbazajn akuzojn kontraŭ la defenda politiko, normala defenda disvolvado kaj laŭleĝaj maraj agadoj de Ĉinio, intence sensaciigas la tiel nomatan “ĉinan minacon" kaj krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio pri la tajvana demando. Li aldonis, ke Ĉinio forte bedaŭras kaj firme malakceptas ĉi tion.

Li plue rimarkigis, ke pro la lastatempa historio de transmara agreso fare de japana militarismo, la movoj de Japanio en la milita kaj sekureca kampoj ĉiam estis atenteme observataj de ĝiaj aziaj najbaroj inkluzive de Ĉinio kaj la internacia komunumo.

Dividu