Usona akto pri blato estas nenio alia ol baro por si mem

Xiong Publikigita: 2022-07-25 22:00:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la usona Ĉambro de Reprezentantoj akceptis proceduran voĉdonadon pri “akto pri blato”, kaj tio ebenigis la vojon por posta voĉdonado de la du ĉambroj. Laŭ la informo de usona amaskomunikilo, tiu ĉi akto liveros 50 miliardojn da usonaj dolaroj por antaŭenigi la disvolviĝon de la usona industrio pri duonkonduktanto. Usonaj amaskomunikiloj rimarkis, ke tiu ĉi akto metos por Usono la tiel nomatan “balustradon” kaj per tio limigos la investadon de la usonaj kompanioj subvenciitaj en Ĉinio.

Evidente, ke la akto celas al Ĉinio. Fakte, Karine Jean-Pierre, novaĵa sekretario de la Banka Domo, emocie diris, ke la celo de la instigaj rimedoj estas “en Usono, sed ne en Ĉinio, krei pli multe da investoj”, asertante ke la ‘balustrado’ povos malpliigi la investan rapidecon de Ĉinio, kaj tio estas grava kialo por estigi la akton.”

Laŭ la plano de la Blanka Domo, la parlamento adoptos la “akton pri blato” en aŭgusto. En hodiaŭ de la ekonomia tutmondiĝo, se Usono altrude faras industrian transformiĝon aŭ deformiĝo, tio nepre estigos la malordon de la tutgloba labordivido, akrigos la blatoprovizan streĉitecon kaj pliigos al Usono mem pli multajn problemojn. Tiu, kiu retroirigas la radojn de la historio kaj intencas bari al aliaj la vojon, finfine blokos sian vojon.

Dividu