“Ĉu celi Ĉinion pli gravas ol kontraŭi terorismon?”

Xiong Linping Publikigita: 2022-07-26 18:58:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge, en Aspen de Kolorado, Usono, oni tenis Aspen-forumon pri sekureco, kiu okazas unu fojon en jaro. Estis ĉeestantoj el nemalmultaj landoj, ekzemple kiel respondeculoj el informaj servoj, ambasadoroj ĉe Usono kaj nacidefendaj ministroj. Unu el la celoj de la forumo estas serĉi "justan solvon" por la sekurecaj defioj, al kiuj nuntempe la mondo frontas. El la forumo, tamen, komunikiĝis onidiroj plenaj je antaŭjuĝo kaj kalumnio pri Ĉinio.

Unu el la parolantoj en la forumo estas Richard Moore, estro de la Brita Sekreta Informa Agentejo (MI6). Kiam li estis intervjuata, li asertis, ke Ĉinio jam fariĝis la objekto pri kiu ĉefe informiĝas MI6 kaj ĝia graveco superas “batalo kontraŭ terorismo”. Krome, li ankaŭ pribruis la temon pri Tajvano per la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, arogante dirante ke la Okcidento devas komuniki al Ĉinio la signon, ke "perforte unuigi Tajvanon rezultigos terurajn sekvojn".

Laŭ la raporto de alilanda amaskomunikilo, tio estas la unuafoja intervjuado en eksterlando por Richard Moore. Estas imageble ke tiu estro de informa servo arde esperis "lasi iom da propraj voĉoj" en internacia okazo. Do tio ne estas mirinda.

Fakte, ĉiuj britoj sciis ke tiu ĉi informserva respondeculo vere volas esti "famemulo". Oktobre de 2020, kiam Moore komencis ofici kiel estro de la Brita Sekreta Informa Agentejo, li jam haste aperigis sian tekston en la socia retejo, kie li sukcesis paradi per tio ke li finfine iĝis spiono kun la kodo "C".

En la lastaj jaroj, en Britio okazis pluraj teroraj atakoj. Nur en oktobro kaj novembro de 2021 ja okazis du terorismaj eventoj, de kiuj la britoj ankoraŭ havas daŭrantan timon. Nun, por nigrigi Ĉinion kaj disfamigi sin mem, tiu brita informserva estro preferas esti politika dungito, kaj li eĉ diris, ke "celi Ĉinion pli gravas ol kontraŭi terorismon". Kia absurde! Kiel pensis la britoj trafitaj de la teroraj atakoj, kiam ili aŭskultis tiajn vortojn?

Dividu